Ole Bull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ole Bull

Ole Borneman BULL [Ule bUl] (naskiĝis la 5-an de februaro 1810, mortis la 17-an de aŭgusto 1880) estis norvega violonisto kaj komponisto de la Romantika epoko.

Ole Bull estis siatempe same fama en la okcidenta mondo kiel ekz-e Felix Mendelssohn, kun kiu li ankaŭ koncertis.

Li naskiĝis en Bergen, kaj jam dek-jara li estis elstara violonisto. Dum siaj dudekaj jaroj li estis virtuoso samklase kun Niccolo Paganini, kaj en siaj tridekaj jaroj li iĝis fama ankaŭ en Nord-Ameriko, kie li kutime pasigis la vintrojn.

Ole Bull estas tre grava persono en la norvega kulturhistorio. I.a. estis li kiu startigis la unuan norvegan teatron, en 1850. Sed lia ĉefa pasio estis muziko, kaj lia intereso pri norvega popola muziko inspiris la norvegojn, kiuj dum jarcentoj estis estintaj malriĉa popolo (en unio kun Danio ĝis 1814) sen forta sento de propra nacia kulturo.

Robert Schumann, Mark Twain, Henry Wadsworth Longfellow, William Makepeace Thackeray kaj George Bernard Shaw estis admirantoj de Ole Bull. Li estis amiko de Franz Liszt, Edvard Grieg kaj Bjørnstjerne Bjørnson. George Sand uzis lin kiel modelon en sia romano Malgrètout, kaj Henrik Ibsen donis multajn el liaj trajtoj al sia Peer Gynt.

Liaj koncertoj en Eŭropo kaj Usono furoris, kaj virinoj svenis kiam la alta, forta kaj laŭdire tre ĉarma norvego Ole Bull staris sur la scenejo. Li rajtis postuli preskaŭ kiom ajn kiel pagon por siaj koncertoj. Bedaŭrinde li ne kutimis surpaperigi sian muzikon; li tenis ĉion en sia kapo. Tial ekzistas nur tre malmultaj el liaj verkoj hodiaŭ, kaj lia famo iom post iom malkreskis post lia morto.

Ole Bull mortis en sia grandioza vilao en Os, Norvegio, kaj lia funebro en Bergen estis laŭdire la plej pompa iam ajn vidita en Norvegio. Lia hejmo "Malgranda Alhambra" (en araba-maŭra stilo kaj kun turo kun granda, russtila kupolo) sur la insulo Lysøen en Os estas nun muzeo.