Olemuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malmuntita granita muelilo de Olemuelejo.
Muntita granita muelilo de Olemuelejo.

Olemuelejo estas la loko kiel oni elpremas la olivojn por produkti ĉefe olivoleon.

Strukturo de la Olemuelejo[redakti | redakti fonton]

La modernaj Olemuelejoj komponiĝas kutime el tri laborspacoj klare diferencaj laŭ la fazo de produktado, kiuj estas la jenaj:

  • Korto de Akceptado aŭ zono kie la olivo estas akceptata, purigata, lavata, pesata kaj stokata, atende mueladon, en la nomataj ŝutfuneloj. La akceptaj kortoj kutime estas malfermaj kaj ĉiukaze oni disponas el ŝirmo por protekti la olivojn el la pluvo.
  • Navo de prilaborado, konstituata de ferma spaco kie oni muelas la olivojn kaj la rezulta produkto estas batata, centrifugata kaj fine purigata el akvo (vertikala centrifugado). Poste la oleo dekantiĝas en dekantujoj el rustorezista ŝtalo.
  • Magazeno, ferma spaco kie oni magazenas la oleon en oleujoj. Tiuj, por bona kvalito de la oleo, devas esti el rustorezista ŝtalo, facile purigeblaj kaj kun fundo klina aŭ konusa por facila fundopurigado.