Oleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oleo (lat.: oleum Oliv-oleo < greka: élaion) estas likvo, kiu estas liposolvebla, en akvo ĝi ne solviĝas.

Grupoj de oleoj

Organika oleo

Organika oleo (ankaŭ nomita bio-oleo aŭ bioleo) estas kemie triglicerido, kiu diferenciĝas de la organika graso nur en la fandopunkto.

Multaj vegoleoj de tiu ĉi grupo servas kiel nutraĵoj (ekz. kolz-oleo, oliv-oleo sunflora oleo, linoleo).

Bestoleoj (kiel ekz. fiŝoleo) estas nur malofte uzataj kiel nutraĵo. Ili estas uzataj aŭ en la en la kemia industrio (kiel ŝmiroleo, sapo) aŭ en la maŝinindustrio kiel ŝmirmaterialoj

Volatila oleo

Volatila oleo estas likva vaporiĝema oleo, kiu troviĝas en diversaj plantoj (ekz. citrona oleo).

Minerala oleo

Minerala oleo troviĝas kiel nafto en la terkrusto. Ĝi estas likva miksaĵo de diversaj karbonhidrogenoj (ĉefe alkanoj). Ili estas gravaj energidonantaj materialoj por la homo (brulmaterialoj), iliaj derivaĵoj kiel benzino, keroseno (kiuj ne apartenas al la oleoj) estas gravaj fueloj por la veturiloj.

Sinteza oleo baziĝas sur naftorafinaĵoj, ili havas specialan molekulan strukturonm kiu diferenciĝas de tiu de nafto. Ĝi produktiĝas el sinteze produktitaj karbonhidratoj ka salkombinaĵoj.

Aplikadoj


Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri oleo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Karaktero olea. 

Referencoj

  1. Lernu

Ŝablono:LigoElstara