Olga Fialka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Fialka
Portreto pri Olga Fialka en 1892
Portreto pri Olga Fialka en 1892
Persona informo
Naskonomo Olga von Fialka
Naskiĝo 19-an de aprilo 1848 (1848-04-19)
en Terezín
Morto 17-an de decembro 1930 (1930-12-17) (82-jaraĝa)
en Baia Mare
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Károly Ferenczy
Infanoj Valér FerenczyBéni FerenczyNoémi Ferenczy
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Olga von Fialka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fialka Olga estis aŭstra-ĉeĥa-hungara pentristo, ilustristo. Ŝia geedziĝa nomo estis Ferenczy Károlyné, ŝia edzo estis Károly Ferenczy, ŝiaj gefiloj estis Valér Ferenczy, Noémi Ferenczy kaj Béni Ferenczy.

Portreto pri Olga Fialka en 1894

Olga Fialka [1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1848 en Theresienstadt (Habsburga Imperio, nun en Ĉeĥio), ŝi mortis la 17-an de decembro 1930 en Baia Mare (Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olga Fialka studis pentradon komence en Krakovo de Jan Matejko, poste en belarta akademio en Vieno de August Eisenmenger. Post siaj studoj ŝi pentradis kaj ilustris fabelojn. En 1884 ŝi renkontiĝis kun fora parenco Károly Ferenczy (dek kvar jarojn pli juna), ili longe studvojaĝis al Italio, Munkeno, Parizo, hejmenvenintaj ili geedtiĝis. Post naskiĝo de Valér en 1885 ŝi okupiĝis pri la familio kaj grandparte forlasis la pentradon. Inter 1889 kaj 1893 ili vivis en Szentendre, poste en Munkeno, ekde 1896 en Artistkolonio (Nagybánya). En 1917 ŝi vidviniĝis. Ŝi naskis en 1885, poste ĝemelan paron en 1890.

Ŝi parolis germane, ĉeĥe, itale, pole, france, post la geedziĝo ankaŭ hungare, fine rumane. En 1951 en Szentendre estis establita memormuzeo pri artaĵoj de familio Ferenczy.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La familio Fialka (1874, vidu la unuan suban bildon!)
  • Virágcsendélet
  • Női fej
  • Fürdő gyermek
  • Knabo (vidu la duan suban bildon!)
  • La bebo Béni Ferenczy (vidu la trian suban bildon!)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]