Olga Fierz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Fierz
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1900 (1900-07-26)
en Baden
Morto 17-an de junio 1990 (1990-06-17) (89-jaraĝa)
en Affoltern ĉe Albis
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo tradukistopublikigistoinstruisto
vdr

Olga FIERZ (n. la 26-an de julio 1900 - m. la 17-an de junio 1990) estis svisdevena interpretistino kaj tutviva kunlaborantino de la ĉeĥa humanisto, militkontraŭulo kaj edukisto Přemysl Pitter.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Olga Fierz naskiĝis en Badeno, kantono Aargau en germane parolanta parto de Svisio. Sian junaĝon ŝi pasigis en tradiciaj svisaj familiaj ligoj, en medio, fontanta el la estimo al Dio, homoj, regularo kaj ordo, kreata je bazo de kalvina tradicio. Tio ĉio certigis la firmajn fundamentojn de ŝia vivo. Olga kaj ŝia pli juna fratino Claire vizitis franclingajn lernejojn en Bruselo, kie certan tempon ŝiaj gepatroj vivis. Tie ŝi ankaŭ finstudis porinstruistan instituton. Kiam ŝi revenis en Svision, ŝi kombinis sian studemon kun sia inklino al edukado kaj akceptis postenon de guvernistino en Ĝenevo kaj ŝi povis tie en sia libera tempo viziti la renoman Pedagogian Instituton de Jacques Rousseau. Sian inklinon al lernado fremdajn lingvojn ŝi poste fortigis fariĝinte instruistino de franca kaj germana lingvoj en angla instituto The Garden School proksime de Londono. Tie ŝi restis preskaŭ kvin jarojn.

Ŝia inklino al porpacaj aktivecoj ligis ŝin kun IFOR (International Fellowship of Reconciliation) kaj kun WRI (War resisters International) kaj ŝi ofte akceptis la petojn servi kiel interpretistino kaj tradukantino. Ŝia laboro por pacifista lernejo de IFOR en Oberammergau en Germanio en somero 1926 fariĝis por ŝi sorta, ĉar tie dum trisemajna laboro inter junaj homoj ŝi amikiĝis kun la reprezentanto de la ĉeĥoslovaka sekcio de IFOR Přemysl Pitter. Ŝi akceptis lian proponon certan tempon kunlabori kun li kiel interpretistino por realigi lian novan ideon de kristana komunismo, kiun li tiam en Oberammergau fondis kune kun Valentin Bulgakov. Ŝi vizitis tiucele kun Pitter Belgion, Nederlandon, Germanion, Francion kaj Svision por starigi tie kontaktojn kun kristanaj kaj porpacaj medioj. Krome al ŝi imponis ankaŭ liaj edukaj laboroj por malriĉaj pragaj infanoj kaj Olga akceptis lian inviton viziti Pragon. Ankaŭ post unu jaro, en 1927, ŝi venis tien por pli longa tempo kaj tiel ŝi konatiĝis pli intime kun la laboro kaj planoj de Pitter kaj kun lia larĝa idea amikaro. Ankaŭ dum pluaj kunlaboroj en okcidenta Eŭropo ŝi servis kiel interpretistino, ankaŭ dum liaj paroloj kun Romain Rolland.

La kontaktoj de Olga kun la pacmovado kaj ceteraj humanismaj ideoj ne tro plaĉis al ŝia familio kaj ili eĉ konsilis forgesi tion ĉion. La ĉefa baro estis, ke oni ĝenerale sciis, ke li promesis, ke li neniam edziĝos. Sed dume Olga tiom konatiĝis kun la ĉeĥa medio, ke ŝi baldaŭ bone ellernis la ĉeĥan lingvon. Ŝi eĉ akceptis inviton de germana bienulo kaj filantropisto Münch ĉe urbo Pilzeno kaj servis unu jaron kiel guvernistino de liaj du infanoj. Ŝi ankaŭ konatiĝis kun elstara ĉeĥa edukisto Ferdinand Krch kaj venigis lin al Pitter. Tiel Pitter, Krch, ŝi kaj vico da pluaj entuziasmaj kunlaborantoj fariĝis la motoro de la agado, kiu gvidis al starigo de Milíč-domo kaj ĝia malfermo dum kristnasko 1933. Se iu restas longe en la ombro de elstara persono kaj sindediĉe subtenas lin en lia spirita supreniro, eble la mondo nesufiče perceptas la apogon, kiun la elstarulo ricevas de la modestulo, kiu senbrue alprenas sian taskon kaj humile servas al sorta komisio. Tia estis Olga Fierz. Tia ŝi ankaŭ prezentiĝis, kiam venis ŝia patro al Prago kaj demandis pri geedziĝo. Ŝi reagis rezulte: ŝi ne edziniĝos, familion ŝi ne planas kaj la laboron en Milíč-domo ŝi ne fordecidos. Parencoj minacis per senheredigo. Neniel tio helpis. La jam donita voto estis ankaŭ por ŝi leĝo. Venis pezaj jaroj sub naziisma regado, tamen eble ŝia svisa pasporto savis ĉiujn antaŭ koncentrejo pro ilia helpo al judoj. Same grave ŝi helpadis al Pitter dum la agado Kasteloj en la jaroj 1945-1947. En februaro 1950 devis Olga forveturi hejmen por ĉeesti sepulton de sia fratino. La ĉeĥoslovaka registaro ne permesis al ŝi reveni. Ĉiuj Milič-anoj penis anstataŭigi ŝin kaj tiam ĉiuj, eĉ Pitter ekkonis, kia pilorio de ilia komuna vivo ŝi estis. Pitter eĉ pro troa laboro ekmalsanis. La pozicio de Pitter kiel laika kristana edukisto estis nekongruebla kun komunisma ideologio. Antaŭ enprizonigo savis lin denove Olga, kiu helpis organizi lian fuĝon al okcidenteŭropaj landoj en 1951. Post mallonga restado en Anglio, li elektis novan mision kiel predikisto en amasigejo Valka ĉe Nurinbergo por fuĝintoj el orientaj landoj, kie li kune kun Olga pasigis nefacilajn preskaŭ dek jarojn. De tie ŝi revenis kun Přemysl al ŝia nova loĝejo en Afolltern am Albis ĉe Zuriko kaj tie ŝi subtenis lin en lia laboro por ĉeĥaj elmigrintoj, ankaŭ per kunlaboro en redaktado de la gazeto "Hovory s pisateli" (Interparoloj kun alskribintoj). Ŝi daŭrigis tion eĉ post morto de Přemysl en la jaro 1976. Ŝi ja perfekte regis la ĉeĥan lingvon skribe kaj parole. Ŝi fondis Societon MILIDU, kiu bone servas por konservi dokumentojn el la vivo de Přemysl Pitter kaj plue promocii liajn ideojn kaj laboron. Tiel ŝi agis ĝis sia morto en 1990, antaŭ, ol ŝi povis realigi siajn planojn revidi siajn amikojn en Ĉeĥoslovakio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.