Olga Taratuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olga Taratuta, 1876-1938

Olga Iljiniĉna TARATUTA (denaska nomo Elka Golda Eljevna RUVINSKAJA, pseŭdonimoj Babuŝka (la Avino), Valja, Tanja, D.Basist; naskiĝis la 21-an de januaro 1876 (laŭ aliaj informoj 1874 aŭ 1878), mortis la 8-an de februaro 1938) estis Rusia anarkiistino kaj revoluciulino, unu el la fondintoj de la Rusia Anarkiista Nigra Kruco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ruvinskaja naskiĝis en vilaĝo Novodmitrovka apud Ĥerson en la nuna Ukrainio. Ŝia familio estis juda, ŝia patro havis malgrandan kioskon. Post mezlernejo ŝi studis en pedagogia kurso kaj laboris kiel instruistino. Pro "politika malfideleco" ŝi estis arestita en 1895. En 1897 ŝi aliĝis al social-demokrata rondo de fratoj A. kaj I. Grossman (kiuj ankaŭ poste iĝis konataj anarkiistoj) en Elizavetgrad (nune Kirovohrad) kaj disvastigis propagandon. En 1898 ŝi estis sub enketo pro aresto de tiu grupo. En la jaroj 1898-1899 Ruvinskaja loĝis en Odeso sub malkaŝita polica observo. En 1898-1901 ŝi membris en Elizavetgrada komitato de Rusia social-demokratio laborista partio (RSDLP) kaj Sud-Rusia unio de laboristoj. En 1901 ŝi fuĝis eksterlanden kaj ekloĝis en Germanio kaj Svisio, kie ŝi renkontiĝis kun Lenin kaj Pleĥanov kaj aliĝis al la fama socialista gazeto La Sparko («Искра»).

En 1903 en Svisio Ruvinskaja aliĝis al anarki-komunistoj. En 1904 revenis en Odeson kaj aliĝis al grupo La Senkompromisaj («Непримиримые»), en kiu membris anarkiistoj kaj sekvantoj de Maĥaevskij. Dum frakaso de la grupo ŝi ankaŭ estis arestita la 12-an de aprilo 1904. En la arkivoj ŝi estas konata kiel D.Basist. En aŭtuno 1904 liberigita pro manko de pruviloj.

Ekde aŭtuno 1904 partoprenis en Odesa laborista grupo de anarki-komunistoj, disvastigis ĝian propagandon kaj organizis laboristajn rondetojn. Jam en tiu tempo estis unu el plej estimataj personoj en Rusia anarkiista movado kaj eble la plej sperta organizanto en Odeso. Por ŝia sperto ŝi ricevis pseŭdonomon Babuŝka (La Avino) - iom stranga pseŭdonomo por virino de aĝo de ĉ. 30 jaroj.

En komenco de oktobro 1905 arestita, sed pro amnestia manifesto de la 17-a de oktobro 1905 oni devis ŝin liberigi. Ŝi aliĝis al militgrupo de Sud-Rusia grupo de anarki-komunistoj, kiu apogis senmotivan teroron. Helpis preparon de eksplodo en kafejo de Libman la 17-an de decembro 1905, sed mem ne partoprenis en la akto ĉar ŝi jam estis edziniĝinta kaj havis malgrandan filon. Post aresto de partoprenantoj de la akto, ankaŭ ŝi estis arestita. Estis en prizono kune kun sia dujara filo. La 1-an de novembro 1906 la Odesa urba tribunalo kondamnis ŝin por 17 jaroj de bagno kiel helpanton de la eksplodo.

La 15-an de decembro 1906 ŝi eskapis el Odesa prizono kune kun A.G.Taratuta kaj fuĝis en Moskvon. En decembro 1906 partoprenis en organizo de Moskva anarki-komunista grupo La Ribelulo («Бунтарь»), agitis en Moskvaj uzinoj kaj entreprenoj. Post aresto de grupo la 31-an de marto 1907 sukcesis fuĝi eksterlanden kune kun kelkaj anoj de la grupo. La grupo Ribelulo estis rekreita en Ĝenevo kaj tie ŝi redaktis samnoman ĵurnalon.

En aŭtuno 1907 Olga Taratuta aliĝis al Milita internacia trupo de anarki-komunistoj, kiu planis grandajn teroraktojn en suda Rusio. Komence de januaro 1908 kontraŭleĝe revenis en Rusion kune kun la Milita internacia trupo, venis en Ekaterinoslavon (nuna Dnipropetrovsko) kaj Kievon, kaj poste restis en Odeso. Por organizo de Odesa movado ŝi ricevis 5000 rublojn. Ŝi sukcesis armi kaj organizi Odesan filion de Milita internacia trupo - la Odesa rapida milita trupo de anarki-komunistoj "Internacio". Preparis atencon kontraŭ komandanto de Odesa militregiono generalo A.V.Kaulbars, ankaŭ planis atencojn kontraŭ generalo Tolmaĉov kaj eksplodon en sidejo de Odesa urba tribunalo.

En fino de februaro 1908 iris en Kievon por preparo de eksplodo en Lukjanovka prizono kaj organizo de eskapo por arestitaj anarkiistoj. 29.02.1908 tuta Kieva filio de Milita internacia trupo estis arestita, sed Taratuta sukcesis fuĝi. Ŝi estis arestita 31.03.1907 en Ekaterinoslavo, pro subita atako de polico ŝi ne sukcesis rezisti. Ĉe ŝi estis trovitaj multaj manbomboj. 24.12.1909 Odesa urba tribunalo kondamnis ŝin por 21 jaroj de bagno. En leteroj el prizono (ĉ. 1916) ŝi skribis: "Senhezita kredo je triumfo de Anarkio kaj pasia, senestinga emo lukti por ĝi restas en mi eĉ tie ĉi".

Liberigita el Lukjanovka prizono en marto 1917. Post liberigo ŝi konservis konektojn kun anarkiistoj, sed plejparte ne partoprenis en aktiva agado kaj zorgis pri ŝia filo. Ne subtenis Oktobran revolucion. Post revolucio de hetmano Pavlo Skoropadskij en majo 1918 organizis en Kiev Politkan Ruĝan Krucon, kiu helpis al arestitaj revoluciuloj (sendepende de partio, oni eĉ helpis al bolŝevikoj).

Ekde 1919 Taratuta loĝis en Moskvo. En junio 1920 partoprenis en organizo de eldonejo Voĉo de Laboro («Голос труда»). En fino de septembro 1920 post kreo de politika traktato inter Soveta registaro kaj Ribela armeo de Nestor Maĥno, ŝi revenis al Ukrainio. En Huljajpole ŝi ricevis ĉ. 5 milionoj rubloj de Maĥnovŝĉinaj komandantoj. Kun tiu mono ŝi venis al Ĥarkiv kaj rekreis Anarkiistan Nigran Krucon - la organizaĵon, kiu celis helpi al ĉiuj anarkiistoj rezisti reprezalion. La organizĵo agis laŭleĝe kaj estis en kontakto kun Sovetaj registaraj strukturoj. 09.11.1920 Olga Taratuta estis elektita kiel reprezentanto de Revolucia ribela armeo en Ĥarkiv kaj Moskvo.

25.11.1920 dum ĝenerala ondo de reprezalio kontraŭ anakriistoj en Ukrainio, Taratuta estis aresita. La Nigra Kruco estis dispelita kaj ĝia sidejo detruita. En januaro 1921 Olga Taratuta estis translokita al Moskvo kune kun ĉ. 40 aliaj gravaj Ukrainiaj anarkiistoj, samtempe arestitaj. Oni permesis al ŝi partopreni en sepulto de Petro Kropotkin. Ekde fino de aprilo 1921 ŝi estis en Orlova prizono.

19.05.1921 la prokuristo de VĈK Brener proponis liberigi na Taratuta pro "estiminda aĝo kaj nepartopreno en iu milita agado kontraŭ Soveta registaro", se ŝi farus forman deklaron, ke ŝi rifuzos pluan politikan agadon. Sed Taratuta akre rifuzis fari tian deklaron. En somero 1921 partoprenis en 11-taga malsat-striko de arestitaj anarkiistoj. 14.03.1922 ekzilita por 2 jaroj al Velikij Ustjug.

Post liberigo en komenco de 1924 loĝis en Kievo. Ne partoprenis en aktiva anarkiista agado, sed konservis personajn konektojn kun anarkiistoj. Aliĝis al Tutunia socio de eksaj politikaj bagnuloj kaj ekziluloj, sed post kelkaj monatoj eliris el ĝi, dirante ke ĝi estas preskaŭ filio de RKPB. Kune kun ŝi, el la socio eliris multaj aliaj oldaj anarkiistoj. En mezo de 1924 arestita pro propagando de anarkiismo, sed baldaŭ liberigita.

Ekde 1924 ŝi loĝis en Moskvo. En 1927 subtenis kampanjon de subteno de Nicola Sacco kaj Bartolomeo Vanzetti, organizitaj de Sovetuniaj anarkiistoj. En 1928-1929 skribis multfoje pri neceso organizi internacian kampanjon de solidareco kun anarkiistoj, arestitaj kaj ekzilitaj en Sovetunio.

En 1929 venis en Odeson. Saman jaron arestita pro provo de kreo de anarkiista ĉelo el fervoj-laboristoj. Kondamnita por 2 jaroj de politika izolejo.

Post liberigo en 1931 revenis en Moskvon. En tiu tempo grupo de membroj de Socio de eksaj politikaj bagnuloj kaj ekziluloj klopodis aranĝi por ŝi personan pensionon kiel por olda, malriĉa kaj malsana revoluciulino, sed ne sukcesis. En 1933 Taratuta ree estis arestita. Ŝi estis kondamnita 16.05.1933, sed teksto de la kondamno ne konserviĝis. Oni scias nur, ke en 1937 ŝi loĝis en Moskvo kaj laboris kiel borilisto en uzino de por prilaboro de metaloj.

Ree arestita 27.11.1937. Akuzita je fortaj konektoj kun aktivaj anarkiistoj kaj aktiva kontraŭsoveta laboro. 08.02.1938, per Ĉefa tribunalo de Sovetunio, Olga Taratuta estas kondamnita por mortpuno. Ŝi estas mortpafita la saman tagon.