Olga de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga de Kievo parolas kun Konstantino la 7-a

Sankta Olga de Kievo (ruse Ольга, norena lingvo: Helga, n. ĉ. 890; m. Kievo, la 11-an de julio 969) estis de Pskov el varenga origino kiu geedziĝis kun la estonta Igor de Kievo, eble en 903.

Post la morto de Igor, ŝi regis la Kievan reĝlandon kiel regento (945-969) de ŝia filo, Svjatoslav la 1-a de Kievo. Ŝi estis la unua suverenulo de la rusoj kiu konvertiĝis al kristanismo de la Ortodoksa Eklezio (en 945957). La ceremonioj por ŝia formala akcepto en Konstantinopolo estas tre detale priskribitaj de la imperiestro Konstantino la 7-a en sia verko De ceremoniis. Post ŝia bapto, prenis la kristanan nomon Jelena, honore al la reganta imperiestrino Elena Lecapena.

Olga estis la unua persono el la rusoj kiu estis proklamita kiel sanktulo, danke al ŝiaj penoj disvastigi kristanismon en la lando. Tamen, ŝi ne sukcesis kristanigi sian filon Svjatoslav la 1-a, pro kio la tasko iĝi kristanismo kiel ŝtatreligio estis plenumita de la nepo Vladimiro la 1-a de Kievo.