Olimpika Ovalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olimpika Ovalo
sketejo
Estiĝo 27-a de septembro 1987
Lando Kanado vd
Situo Alberto
Situo
Geografia situo 51° 4′ 37″ N, 114° 8′ 8″ U (mapo)51.076944444444-114.13555555556Koordinatoj: 51° 4′ 37″ N, 114° 8′ 8″ U (mapo)
Olimpika Ovalo (Kalgario)
Olimpika Ovalo (Kalgario)
DEC
Olimpika Ovalo
Olimpika Ovalo
Situo de Olimpika Ovalo
Map
Olimpika Ovalo
Posedata de Universitato de Kalgario vd
Retejo http://www.oval.ucalgary.ca/
vdr

Olimpika Ovalo

Olimpika Ovalo
Statistiko de l' Instalaĵo
Situo 2500 University Drive NW
Kalgario (Alberta) T2N 1N4
Konstruado ekis 1985
Malfermiĝis Septembro 1987
Posedanto Universitato de Kalgario
Manaĝero Universitato de Kalgario
Fakultato de Kinezologio
Kosto de konstruado CA$38,9 milionoj
Arkitekto Graham - McCourt
Uzantoj
Calgary Oval X-Treme 1995-nun
Calgary Speed Skating Association 1995-nun

La Olimpika Ovalo en Kalgario (Alberto, Kanado) estas subtegmenta rapid-sketa ovalo konstruita por la Vintraj Olimpikoj de 1988. Ĝin nun uzas la glacihokea teamo Oval X-Treme, kiu ludas en la Nacia Virina Hoke-Ligo. La Ovalo situas sur la kampuso de la Universitato de Kalgario. Danke al du propan-motoraj zambonoj (glaci-purigaj traktoroj), la alteco, kaj la alt-teknologia klimatizado, la Ovalo famas kiel "la plej rapida glacio de la mondo". La 16-an de septembro 2007 la Olimpika Ovalo ekfestis sian 20-an jaron per festeno kun senpaga sketada tempo por la publiko, kaj senpaga pico.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni dezajnis la Olimpikan Ovalon kiel la unuan subtegmentan rapid-sketan ovalon de Nordameriko; ĝi ankaŭ estis la unua tia ovalo uzata dum la Vintraj Olimpikoj. La subtegmenteco de la ovalo ebligas al la prizorgantoj de ĉi-instalaĵo regi klimataj kondiĉoj en la ovalo por fari la kiel eble plej altkvalitan glacion.

Konstruado de la Ovalo ekis en 1985, preskaŭ kvar jarojn post kiam oni elektis Kalgarion esti la gastiganto de la Vintraj Olimpikoj de 1988. Same kiel ĉe la Olimpika Selokupolo la plej granda parto de la strukturo de la Ovalo konstruiĝis de antaŭ-muldita, antaŭ-streĉita betono. Oni metis 28 trabojn laŭ la ekstera perimetro de la konstruaĵo por subteni la 84 aldonajn trabojn kiuj konsistigas latisan kadron por la tegmento. Oni devis mallevi la skafoldon uzita por hisado de ĉi tiuj 84 traboj tre malrapide, centimetron post centimetro kaj en antaŭfiksita sinsekvo, por egale distribui la pezon al ĉiu el la 28 eksteraj subtenotraboj. Konstruado finiĝis fine de la somero de 1987 kaj oficiale malfermiĝis en septembro, kvin monatojn antaŭ la komenciĝo de la Olimpikoj.

La Olimpika Ovalo

Ĝuste dum la rapid-sketaj konkursoj de la Vintraj Olimpikoj en 1988 la Ovalo ekfamiĝis kiel la "plej rapida glacio de la mondo"; tiam oni tie faris novajn mondo-rekordojn en konkursoj de sep distancoj (la konkurso por viroj de 500 m, la konkurso por viroj de 1500 m, la konkurso por viroj de 10000 m, la konkurso por virinoj de 500 m, la konkurso por virinoj de 1000 m, la konkurso por virinoj de 3000 m, kaj la konkurso por virinoj de 5000 m), kaj oni faris novajn olimpikajn rekordojn en tri aliaj konkursoj (la konkurso por viroj de 1500 m, la konkurso por viroj de 5000 m, kaj la konkurso por virinoj de 1500 m).

Oni atribuis la rapidan glaci-surfacon al kuna efiko de la klimatizita instalaĵo kaj la alteco de Kalgario. Dum la sekvaj 14 jaroj la plimulto de rapid-sketaj mond-rekordoj atingiĝis en la Ovalo. Nur dum la Vintraj Olimpikoj de 2002 en Sallagurbo la plimulto de ĉi tiuj rekordoj rompiĝis ĉe la Utaha Olimpika Ovalo, instalaĵo simila al la Olimpika Ovalo de Kalgario ne nur laŭ nomo sed ankaŭ laŭ strukturo kaj funkci-maniero: ili estas du el tre malmultaj subtegmentaj, klimatizitaj rapid-sketaj sportejoj de la mondo. Sallagurbo, same kiel Kalgario, ankaŭ situas alte. Je la 23-a de marto 2007 la Olimpika Ovalo (de Kalgario) denove rekaptis la titolon plej rapida glacio de la mondo kiel sportejo kie atingiĝis 12 de la nunaj rapid-sketaj mond-rekordoj. Ĉe la Utaha Olimpika Ovalo atingiĝis 10 de la nunaj mond-rekordoj.1

Oni daŭre konsideras la Ovalon esti unuaranga sportejo por rapid-sketado, kaj ĝi estas preferata trejnejoj por rapid-sketaj teamoj de la tuta mondo.

Aldone al la 400 metrojn longa longdistanca rapid-sketa ovalo, en la Olimpika Ovalo ankaŭ estas du internaci-grandaj sketejoj por mallong-distanca rapid-sketado kaj glacihokeo. Por tut-jara atletika trejnado ankaŭ troviĝas longsaltejo.

La Ovalo gastigas la ĉampionan glacihokean teamon Calgary Oval X-Treme de la Nacia Virina Hoke-Ligo.

Kiam ne okazas en la Ovalo glacihokeaj ludoj aŭ rapid-sketaj konkursoj, ĝi estas malferma al la publiko por sketado kaj familiaj eventoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]