Olinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olinda (nomo kiu signifas portugale "Ho Belega") estas municipo en Ŝtato Pernambuko, en aglomeraĵo Recife, Brazilo. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 08° 01′ 42″ S 34° 51′ 42″ U / 8.02833 °S, 34.86167 °U / -8.02833; -34.86167 (mapo)Koordinatoj: 08° 01′ 42″ S 34° 51′ 42″ U / 8.02833 °S, 34.86167 °U / -8.02833; -34.86167 (mapo); 16 m sur marnivelo. Ĝi havas 40,83 kvadratajn kilometrojn de areo kaj 367.902 loĝantojn. Olinda restas apud Riveroj Beberibe kaj Paratibe kaj antaŭ maro. Ene ĝi estas Kanaloj Peixinhos, Lava-Tripas kaj Malária.

Historio

En 1534, la tiama hereda privata provinco Pernambuko estis donita al Duarte Coelho, kiu ekposedis ĝin en la 9-a de marto 1535. Li trovis lokon por fari militkonstruaĵon super montetoj kie estis malgranda indiĝena vilaĝeto Marim. Tiu loko estis tiel bela ke Duarte Coelho dirus: "Ó linda situação para se construir uma vila" (Ho belega loko por esti vilaĝo). En 1630, nerdelandanoj konkeris Pernambukon kaj disrabis Olinda'n, kiu restis senhomoj ĝis 1654, kiam portugalanoj rekonkeris Pernambukon, sed Olinda restis de tiam ĝis nun preskaŭ kvartalo de Recifo.

Esperanto en Olinda

Esperanto eniris en Olinda eble en komenco de 20-a jarcento sed la loka movado ĉiam restis sub la umbro de tre najbara Recife ĝis la fino de pasinta jarcento.

En 1987 aperas projekto, kies celo estas la enkonduko de Esperanto en la unua kaj dua grado de privataj kaj oficialaj lernejoj de tiu urbo. La verko estas organizita de la instruistoj Edson Mascarenhas kaj José Antônio da Silva; ĝi baziĝas sur la projekto de Prof. Euclydes Geraldis de Carvalho, de BauruSan-Paŭlio.

Prof. Edson Mascarenhas estis prezidanto de Brazila Asocio pri Didaktiko de Esperanto-Kursoj, fondita la 3-an de Aprilo 1991, ĉe la publika ŝtata biblioteko “Presidente Castelo Branco”. Mascarenhas laboris por la disvastigo de la lernado de Esperanto en pluraj edukejoj, same kiel en la Pontifika Katolika Universitato de Recife; en la Brazila Instituto de Lingvaj Studoj (Olinda – PE); Pernambuka Spiritisma Federacio; lernejoj Nóbrega kaj Souza Leão; “Instituto Bandeirante”; “Escola Polivalente Emilia Cavalcante de Albuquerque” (Cabo de Santo AgostinhoPernambuko); kaj en Esperanto-Kluboj de Olinda kaj Recife.

Sub la kunordigo de Brazila Asocio pri Didaktiko de E-Kursoj okazis, de la 19-a ĝis la 21-a de Julio 1996, la 1-a Esperanto Renkontiĝo de la Ŝtato Pernambuco, en Olinda, sub la jena temo: “Esperanto en la Lernejo”. En la evento partoprenis Esperanto-Asocioj de la jenaj urboj: Recife, Olinda, Caruaru, Cabo de Santo Agostinho, Jaboatão dos Guararapes kaj Moreno. Partoprenis ankaŭ reprezentantoj de Fortaleza kaj Teresina.

La 13-an de Novembro 1999 okazis, ĉe la Fakultato de Scienco kaj Administrado de Pernambuco, la 4-a Esperanto Renkontiĝo de la Ŝtato Pernambuco, sub la temo: “Esperanto Survoje al la Tria Jarmilo”. La kunordigo estis de la Brazila Asocio pri Didaktiko de E-Kursoj, de Olinda, kaj kunlaboro de Pernambuka Esperanto-Asocio, sub prezido de D-ro Luís Márcio de Oliveira Assunção.