Olivér Markos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olivér Markos [markoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markos Olivér estis hungara juristo, ministro, profesoro.

Olivér Markos [1] naskiĝis la 8-an de marto 1888 en Budapeŝto. Li mortis la 31-an de januaro 1966 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olivér Markos akiris juran diplomon, ekde 1913 li laboris en ministerio pri justico. En 1918 li atingis la titolon ministeria sekretario. Post 2 jaroj li advokatiĝis, inter 1929 kaj 1934 li laboris kiel juĝisto, poste li estis prokuroro en Hungaraj Ŝtatfervojoj. En 1943 li iĝis subministro en ministerio pri trafiko kaj komerco. En la jaro 1944 li estis ministro en Kabineto Lakatos. Inter 1945-1950 li estis profesoro en jura akademio en Eger.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.