Oliv-oleo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boteleto da oliv-oleo fabrikita en norditala urbo Manerba del Garda

Oliv-oleo estas oleo produktita el olivoj kaj originas en la Mediteranea regiono de prahistorio.

Nuntempe ĝi estas ĉefe uzata por kuirado en salatoj, gazpaĉo, ajoblanco aŭ simple kun pano, sed ankaŭ por kosmetikoj kaj sapoj. Antaŭe oni ankaŭ uzis ĝin en la medicino kaj kiel brulaĵo en olelampoj. Bezoniĝas 5 kilogramoj da olivoj por elpremi 1 litron da oliv-oleo.

Kiam la acideco de la oleo estas malpli ol 2% oni rajtas nomi ĝin "virga" olivoleo, ofte indikita per unua malvarma elpremaĵo. Kiam la acideco estas malpli ol 0,8%, oni rajtas nomi ĝin "ekstre virga".

Produktokvantoj [redakti]

La monda produkto de olivoleo sumas 2,72 milionoj da tunoj.[1]

Jenaj landoj sumas 99,5 % el la tuto : (nombroj:tunoj) plus elcentkvoto

  1. Hispanio : 1 179 100 (43,3%)
  2. Italio : 550 000 (20,2%)
  3. Grekio : 367 000 (13,5%)
  4. Sirio : 180 000 (6,6%)
  5. Turkio : 180 000 (6,6%)
  6. Maroko : 60 000 (2,2%)
  7. Tunizio : 60 000 (2,2%)
  8. Alĝerio : 45 000 (1,7%)
  9. Portugalio : 29 000 (1,1%)
  10. Jordanio : 27 977 (1,0%)
  11. Argentino : 10 000 (0,37%)
  12. Libio : 6 800 (0,25%)
  13. Libano : 5 300 (0,19%)
  14. Kroatio : 4 500 (0,17%)
  15. Francio : 4 000 (0,15%)

Vidu ankaŭ [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. Fonto FAO