Oliva de Mérida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliva de Mérida
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06475
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 669  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 47′ N, 6° 7′ U (mapo)38.7899533-6.1243458Koordinatoj: 38° 47′ N, 6° 7′ U (mapo) [+]
Alto 490 m [+]
Areo 254,5 km² (25 450 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oliva de Mérida (Hispanio)
Oliva de Mérida (Hispanio)
DEC
Oliva de Mérida
Oliva de Mérida
Situo de Oliva de Mérida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oliva de Mérida [+]
vdr
Blazono de la vilaĝo kie videblas olivarbo al kiu aludas la nomo de la vilaĝo kaj sube la konturo de la malnova preĝejo

Oliva de Mérida estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas oliveños. La censita populacio en 2008 estis de 1.878 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Oliva de Mérida estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 332 m; je 87 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 27 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 254,5 km². Ĝi distas je 9 km de Guareña al kiu estas tre ligata por komerco, dministro, lernado ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estas ĉefe de agrikulturo, kun hegemonio de olivarboj (kiu nomigas la vilaĝon), cerealoj (tritiko) kaj vitejoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa estas la preĝejo kaj antikva preĝejo kiun oni uzis kiel malnova tombejo kaj kiu estas sur monteto nome El Morro. Estas nobela domo en la kamparo survoje al Villagonzalo kiu apartenis al la grafo de La Oliva.

Oliva de Mérida havas ankaŭ arkeologian kuŝejon nome "El Palomar" elireje al Palomas. Sed tiun kuŝejon oni ne prilaboris kaj apenaŭ oni scias ion pri ĝi.

En la montetaro de la Francisca ekzistas surrokaj pentraĵoj, tre detruitaj de homoj, en la kavo de La Charneca [ĉarNEka].

Festoj[redakti | redakti fonton]