Oliver Cromwell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliver Cromwell
Oliver Cromwell

Oliver CROMWELL (naskiĝis la 25-an de aprilo, 1599, mortis la 3-an de septembro, 1658) estis angla politikisto kaj militista gvidanto de la angla enlanda milito. Post la fino de la enlanda monarkio en 1649, kiam deklariĝis respubliko de la nomo Komunumo de Anglio, li plu estis grava politikisto kaj ekde la 16-a de decembro 1653 ĝis la morto iĝis sola reganto (laŭ la titolo Lordo-Protektanto) de Anglio (kun Kimrio), Skotlando kaj Irlando.

Li estis parlamentano ekde 1628, gvidanto de la movado kontraŭ reĝo Karlo la 1-a. Li sukcesis en 1640 iĝis parlamenta reprezentanto de Kembriĝo, en ambaŭ parlamentoj de tiu jaro. Li apelaciis kontraŭ senjura enprizonigo de John Lilburne kaj apogis gvidantojn de la opozicio, Pym kaj Hampden.

En Britio komenciĝis interna milito en 1642. Cromwell partoprenis en batalo de Edgehill (1642), en 1643 li iĝis kolonelo kaj en 1644 general-leŭtenanto.

Li havis gravan rolon en la batalo de Marston Moore en venko de la parlamentaj trupoj. Lia kontraŭulo, princo Rupert nomumis lin ferripa kaj tiu nomo gluiĝis al liaj taĉcmentoj. Li apogis en 1648–49 juĝproceson kaj ekzekuton de la reĝo kaj deklaris la reĝmurdon volo de Dio.

Li transprenis la potencon laŭ la Instrument of Government - la sola skribita angla konstitucio - en 1653 kaj iĝis ŝtatgvidanto kiel Lordo-Protektanto. Li translokiĝis en la reĝan palacon. Kvankam la samepokanoj vidis lin senkrona reĝo, kaj per la dokumento "Humble Petition and Advice" oni ofertis al li eĉ la kronon, li perdis apogon kaj simpation de la respublikanoj.

Post la restaŭrigo de la brita reĝa dinastio de Stuartoj (1660), oni elfosis lian kadavron kaj "ekzekutis" ĝin.


Vidu ankaŭ

Bildaro