Oliver Lodge
Sir Oliver Joseph Lodge | |
---|---|
Karikaturo de Oliver Joseph Lodge, in "Vanity Fair" 1904 | |
Persona informo | |
Nomo | Sir Oliver Joseph Lodge |
Dato de naskiĝo | 12-a de junio 1851 |
Naskiĝloko | Penkhull (kvartalo de Stoke-on-Trent) |
Dato de morto | 22-a de aŭgusto 1940 |
Mortoloko | Lake, apud Salisbury |
Aĝo je morto | 89 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | fizikisto kaj verkisto |
Geografio | |
Ŝtato | Britio |
Familio | |
Edz(in)o | Mary Fanny Alexander Marshall [+] |
Infano | Oliver W. F. Lodge, Francis Brodie Lodge, Alec Lodge, Lionel Lodge, Noel Lodge, Violet Lodge, Raymond Lodge, Honor Lodge, Lorna Lodge, Norah Lodge, Rosalynde Lodge, Barbara Lodge [+] |
Frato | Richard Lodge, Eleanor Constance Lodge [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Membro de la Reĝa Societo de Londono, Medalo Rumford, Farado-Medalo, Nacia Inventista Halo de Famo, Albert-medalo, Knight Bachelor [+] |
Portalo pri Homoj | |
Sir Oliver Joseph Lodge (FRS ; naskiĝis la 12-an de junio 1851 en Penkhull (kvartalo de Stoke-on-Trent), mortis la 22-an de aŭgusto 1940 en Lake, apud Salisbury) estis brita fizikisto kaj verkisto
Li plibonigis la efikecon de la radio-elsendiloj kaj ricevilojn per uzo de resonancaj cirkvitoj agorditaj sur la sama frekvenco. Li ankaŭ studis la efikojn de la fulmo, la elektrolizon, la fotoelektran efikon, kaj estis la unua kiu aperigis, en 1893, priskribon de la kuntiro de la longoj.
Li eltrovis ankaŭ la elektromagnetan laŭtparolilon kaj elektran rimedon por dispeli la nebulon.
Pro la morto de unu el siaj filoj en la unua mondmilito, en 1915, li interesiĝis pri postvivo, spiritismo kaj telepatio.
Li estis laŭreato de la Medalo Rumford en 1898. Li verkis pli ol 40 verkojn pri fizika relativeco, elektromagnetismo, lumporta etero kaj postvivo.
Ekstera ligo
grekefrance Oliver Joseph Lodge, el enciklopedio "Encarta"