Olivia Irmengard Grassner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olivia Grassner)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
muzika kompaktdisko kaj tekstaj kajeroj de la kanto "La Espero" kaj aliaj kantoj de Olivia Grassner el la turneo "Esperanto" de 2014

Olivia Irmengard GRASSNER (naskiĝis la  19-an de septembro 1992(nun 1992-09-19), do nun 31-jara) estas germana soul- kaj rokmuzika kantistino, vivanta en Hanovro. En 2012-2013 kaj 2013-2014 ŝi estis gvida kantistino de artista spektaklo, turnee prezentata en decembro kaj januaro en pluraj eventejoj de Germanio kaj nomata Feuerwerk der Turnkunst ("piroteknikaĵo de gimnastika arto"). La turneo de januaro 2014 havis la temon "Esperanto - mitreißend, exotisch, spektakulär" ("Esperanto - entuziasmiga, ekzotika, spektakla"). En ĝi la komparo al la lingvo Esperanto uziĝis por subtreki la internaciecon de la artista prezentaĵo, sed la internacia lingvo ankaŭ mem en la voĉaj komentoj (kaj skribaj dokumentoj) de la evento prezentiĝis plej pozitive. Unua el pluraj kulminoj de la evento estis modernece rokmuzike balada interpreto de la poemo "La Espero" de L. L. Zamenhof kantata fare de la muzikistino kun infana ĥoro el la urbo Hanovro - en plejparte senakcenta Esperanto, kiun la spektantoj en la programa kajero ankaŭ povis sekvi en esperantlingva skriba versio kun proza germanlingva traduko.[1] Sed ankaŭ en la plia fluo de la evento multis flataj aludoj al la simpatia internacieco de Esperanto, kaj fine la artistoj disĵetis plurajn ŝvebantajn tergloboformajn balonojn en la spektantaron, simbole por la dezirinda pludisvastiĝo de la pacaj ideoj de la internacia lingvo. Laŭ informo de la germana radia kaj televida korporacio ARD taksatas, ke ĝis fino de januaro 2014 pli ol 200 000 spektantoj vidis la scenejan prezentaĵon "Esperanto".[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]