Olivier Dahan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivier Dahan en 2010

Olivier DAHAN (naskiĝis la  26-an de junio 1967(nun 1967-06-26) (56‑jara) en La Ciotat), estas franca reĝisoro kaj scenaristo.

Biografio

Olivier Dahan, 20-jara en 1987, eniris Artan Lernejon en Marsejlo kie li rivecis nacian superan diplomon de plastika esprimo en 1991. Inter 1988 kaj 1997, li reĝisoris sep kurtfilmojn, muzikvideojn por IAM, MC Solaar, The Cranberries, Zucchero, ktp, kaj partoprenis artajn ekspoziciojn. En 1994, Olivier Dahan reĝisoris por ARTE sian unuan longan filmon, Frères, en la kolekto «Tous les garçons et les filles de leur âge». La filmo estis elektita por festivalo Berlinale. Ĝi aperis en kinejoj en 1997 samtempe kun Déjà mort, dramo en la senespera mondo de junaj Nico-anoj, riĉaj kaj deprimaj. Inter la rolantoj troviĝis Benoît Magimel.

En 2001, li filmis adapton de fabelo de Charles Perrault, Le Petit Poucet, kaj sombran filmon en 2002, La Vie promise kun Isabelle Huppert en rolo de prostituitino priserĉanta sian eks-edzon. En 2003, produktoroj Alain Goldman kaj Luc Besson proponis ke li reĝisoru Les Rivières pourpres 2 - Les anges de l'apocalypse, kun Benoît Magimel.

Komence de 2004, li planis filmi biografion de Édith Piaf, kiun li reĝisoris en 2006 kun Marion Cotillard en rolo de la mita kantistino. La filmo La Môme, (titolita La Vie En Rose en la angla), malfermis festivalon Berlinale en 2007. Marion Cotillard estis rekompencita per Golden Globe pro sia aktorado, BAFTA por plej bona aktorino; César por plej bona aktorino kaj Oskaro por plej bona aktorino. Oskaro por plej bona ŝminkado estis ankaŭ atribuita al la ŝminkista teamo.

En 2008, Olivier Dahan vojaĝis tra Luiziano kaj Teksaso, por serĉi lokojn por sia venonta filmado en la angla, planita dum somero 2008.

En 2009 kaj 2010, li reĝisoris la spektaklon Mozart, l'opéra rock, produktitan de Dove Attia kaj Albert Cohen.

Filmaro

Muzikalo

Muzikvideoj