Olivier Gourmet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivier Gourmet en 2008

Olivier GOURMET (naskiĝis la  22-an de julio 1963(nun 1963-07-22) (60‑jara) en Namuro) estas belga aktoro.

Biografio

Sekvinte kursojn en cours Florent en Parizo kiel libera kandidato kaj en konservatorio de Lieĝo, Olivier Gourmet lanĉis sin en teatran karieron kaj partoprenis plurajn staĝojn de korpa esprimiĝo.

Kariero

En kino, li estis rivelita en 1996 de La Promesse de Jean-Pierre Dardenne kaj Luc Dardenne. Ambaŭ belgaj kinistoj fariĝis liaj fetiĉaj reĝisoroj, kaj konfidis al li rolon de vaflo-fabrikisto kaj vendisto en Rosetta en 1999 kaj tiun de lignaxjmetia instruisto, mistere logata de unu el siaj lernantoj en Le Fils en 2002, kio havigis al li premion por vira interpretado en Festivalo de Cannes en 2002.

Krom sia kunlaborado kun la fratoj Dardenne, Olivier Gourmet regule aperis en duarangaj roloj, en filmoj de francaj aŭtoroj. Oni retrovis lin en la rolularo de verkoj tiel diversaj kiel Ceux qui m'aiment prendront le train de Patrice Chéreau en 1998, kaj Peut-être de Cédric Klapisch, en 1999. Li trifoje kunlaboris kun Dominique Cabrera en Retiens la nuit, Nadia et les hippopotames kaj Le Lait de la tendresse humaine.

Paralele, li ekhavis kelkajn gravajn rolojn. En Nationale 7, li ludis handikapiton serĉantan malfermi sin per seksumado, kaj en De l'histoire ancienne, li estis la frato de Guy, zorganta pri la funebro de ilia patro.

En 2001, Jacques Audiard donis al li rolon de trinkejstro ĉantaĝanta al Vincent Cassel en Sur mes lèvres. En 2002, li enkarnigis advokaton en Une part du ciel de Bénédicte Liénard kaj alkoholulon en Peau d'ange de Vincent Perez.

En 2004, li retrovis Dominique Cabrera por ilia kvara kunlaborado en la filmo Folle embellie.

Filmografio

Rekompencoj

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj