Olivier Tzaut

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olivier TZAUT naskiĝis en Parizo, 1935, sed vivinta plejparte en Svislando, kiel elementa instruisto. Unu el la tri ankoraŭ vivantaj fondintoj de Kultura Centro Esperantista, kiu staras en la urbo La Chaux-de-Fonds.

En 1977 li produktis belkantan 33-turnan diskon kaj kasedon "Tra l' mondo", plejparte el tradukoj de Claude Piron. En 1981 ĉe LF-koop li produktis duan popolmuzikan diskon (kun kaseda varianto) "Karnavaleto", helpe de Gianfranco Molle.

Li luktas kontraŭ la mortpuno kaj specife por akompano kaj liberigo de Roger McGowen, kiu sidas en usona malliberejo sen iu ajn kulpo. Planète + Justice kaj Radio Télévision Suisse produktis filmon de Nicolas Pallay pri Roger McGowen, kie Olivier Tzaut aperas kaj parolas pri siaj kontaktoj kun Roger kaj sia admiro al tiu elstara personeco.

Diskografio

  • Tra l' mondo (1977) - aranĝo kaj muzika gvidado: Rory Seidel
    1. Voĉe de Gitaro Mia.. (meksika popolkanto/R. Seidel)
    2. Sur Stepo Moldava (cigana rusa popolkanto/R. Seidel)
    3. Dancu, Dancu (slovaka popolkanto/R. Seidel)
    4. Malproksime sur la Monto (perua popolkanto/R. Seidel)
    5. Tumbalalajka (Juda kanzono el orienta Europo/R. Seidel)
    6. Se Mi estus Fraŭlo (Usono: E.G. Huntington/R. Seidel)
    7. Buklo, Buklo (cigana rusa popolkanto/R. Seidel)
    8. Dekses Tunojn (Usono: M. Travis/R. Seidel)
    9. Ni Perdis Liberecon (cigana rusa popolkanto/R. Seidel)
    10. Matenkanto (meksika popolkanto/R. Seidel)
    11. Fore en Kampo (juda rusa popolkanto/R. Seidel)
    12. Elimeleĥ (juda kanzono el orienta Eŭropo/R. Seidel)
  • Karnavaleto (1981)
    1. Karnavaleto
    2. La Kampulo
    3. La Mazurko
    4. Atendu ĝis venos luno
    5. La diamantministo
    6. La rajdanto
    7. Ĉu malĝoja
    8. Mi vin amas
    9. La lekantetoj
    10. La tri sonoriloj

Eksteraj ligiloj