Olivino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olivino
Olivino
kemia formulo (Mg, Fe)2SiO4
kristala sistemo ortoromba
kristala klaso ___
koloro helverda, flavbruna ĝis nigra
skrapokoloro blanka
duro 6,5 ĝis 7
denso 3,2 ĝis 4,4
molmaso (Forsterit) 140,71
molmaso (Fayalit) 203,78
brilo vitra, grasa brilo
opakeco travidebla ĝis diafana
rompo konkeca, rompiĝema
klivebleco neprefekta
kristala eksteraĵo prisma, diktavola
ofta kristala surfaco ___
ĝemeliĝo ofte
kristala optiko
refrakta indico ___
duobla refrakto ___
multkoloreco ___
optika orientiĝo ___
angulo/disperso
de la optika akso
2vz ~ ___
pliaj proprecoj
fandopunkto (Forsterit) 2163 K
fandopunkto (Fayalit) 1490 K
kemia konduto ___
simila mineralo ___
radioaktiveco ne radioaktiva
magnetismo ne magneta
specifaj karakterizaĵoj ___

Olivino (el la latina oliva: olivo post aldono de ’’in’’, pli frue aperis la vorto kiel oliveno, pro timo de la in-finaĵo) estas komuna nomo de silikat-mineraloj, kiuj fakte havas la kemian konsiston (Mg,Fe)2SiO4; la natura olivino entenas ankaŭ ankoraŭ etan kvanton de nikelo, kiu anstataŭas Mg aŭ Fe. La krampigo signifas, ke fero kaj magnezio povas aperi kune en ia ajn rilato, sed ĉiufoje du metalatomoj je unu silikata unuo SiO4. La tielnomataj finmembroj de la olivino estas la pli densa feroriĉa Fayalit Fe2SiO4 kaj la magnezioriĉa Forsterit Mg2SiO4, la t.n. intermembroj estas Hyalosiderit kaj Hortonolith. La klaraj kaj grandaj olivinkristaloj estas aprezitaj juvelŝtonoj kaj estas nomataj kiel peridotoChrysolith (Krisolit). Olivino kristaliĝas en ortoromba kristala sistemo, havas duron inter 6,5 kaj 7, kaj flavverdan koloron en pura stato, cetere flavbrunan ĝis nigran koloron kaj blankan skrapokoloron. La kristaloj estas plej ofte prismaj aŭ tavolaj.

Troviĝejo[redakti | redakti fonton]

Olivino estas la plej ofta silikato kaj ŝtonaroformiga mineralo. Ĝi formas la ĉefan parton de la termantelo, la meza ŝelo de la planedo tero, sed ankaŭ de la supra terkrusto, kie Mg kaj Fe havas la rilaton en olivino ĉ. 9:1, kaj estiĝas en baza intrusia magma ŝtonaro kiel gabroperidoto, sed ankaŭ en ekstrusia kiel bazalto. Dunito estas intrusia ŝtonaro, kio preskaŭ senescepte konsistas el olivino kaj en kiu troviĝas ĝis grando de 15 cm forsterit-kristaloj. Tra metamorfozo estiĝas olivino kiel forsterito el dolomitriĉa kalkŝtono; retroe ĝi formiĝas tra efloreskoproceso kaj tra kontakto kun la mineralriĉaj hidrotermaj solvitaĵoj de serpentino el la olivino. La erozio de bazaltlafo kondukas sur kelkaj lokoj al estiĝo de melhelverdaj olivinsablo. Finfine olivino troveblas ankaŭ en grupo de ŝton-fero-meteoritoj, en palasitoj. La olivinkristaloj estas ĉikaze en nikel-fero-matrikson alkonstruitaj. En la supera krusto, olivino trapasa du fazoŝanĝiĝojn, tra kiuj ĝi transformiĝas al altprema formo: en profundo de ĉ. 410 km al "Wadsleyit" ("modifiĝinta spinelo", ofte signita per β), kaj en profundo de ĉ. 520 km al "Ringwoodit" ("spinelo", ofte signita per γ ); la nocio "spinelo" aludas nur al la kristala strukturo kaj ne estas ŝanĝeble kun la vera mineralo spinelo. Ĉe la limo de inter la suba kaj la supera krusto en profundo de 660 km disfalas Ringwoodit fine al "Perovskit" (Mg,Fe)SiO3 kaj "Magneziowüstit" (Mg,Fe)O.

La usona spacesplorilo ’’Spirit’’ trovis olivinon sur la planedo Marso en la kratero de Gusev (2004).

Uzo kiel krudmaterialo[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la precipe purajn, diafan-verdajn variojn de olivino kiel "Peridot" kaj "Chrysolith" kiel juvelŝtonojn. Normala olivino uzatas en la poduktado de varmego-rezistaj vitroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

"Peridoto" estis jam ekpluatita ekde la 15 jarcento (post Kristo) sur la insulo Zebirget (Zabargad) ĉe la ruĝa maro. Ĝi estis konata en Eŭropo ĉefe pere de la krucmilitoj. Oni unuafoje rekonis normalan olivinon en 1772, en meteorito.

Legu: Listo de mineraloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]