Olivje (salato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Salato Olivjé (ruse Салат Оливье) estas tre populara en Ruslando malvarma manĝaĵo. Sian nomon la salato ricevis omaĝe al la ĉefkuiristo Lucien Olivier, kiu komence de la sesdekaj jaroj de deknaŭa jarcento havis restoracion de franca kuirarto "Ermitaĵ" en Moskvo.

Historio de la salato[redakti | redakti fonton]

La sekreto de la salato estis saŭco. Krom ĝin oni bezonas

Unue la ĉefkuiristo pecigis du freŝajn kukumojn, miksis tion kun tranĉitaj 100 gramoj da kaporoj kaj, finfine, kun fajne dispecigitaj malmole kuiritaj ovoj (5 ovoj). Kiel saŭcon oni uzis Provincal, kiun oni devis pretigi uzante francan vinagron, du ovojn kaj funton da provincala oliva oleo[1]. Fine de la deknaŭa jarcento unu el helpkuiristoj, Ivan Ivanov, ŝtelis la sekreton de la saŭco. Li transkuris al la restoracio "Moskvo" kaj tie pretigis la salaton sub la nomo "Salato Ĉefurba" (ruse Салат Столичный). Tamen, multaj opiniis, ke la "Salato Ĉefurba" cedas al la aŭtentika salato Olivje (implicante, ke Ivan Ivanov sukcesis deĉifri nur parton de la fama recepto) La aŭtentika recepto de Lucien Olivie restis sekreto, kiun li portis kun si en tombon. Post neloga forgesiĝo la recepto estis restarigita en 1904 laŭ la memoro de unu ĉiamulo de la restoracio "Ermitage".

La salato dum sovetia tempo[redakti | redakti fonton]

Dum sovetia tempo la recepto de la "Salato Ĉefurba" kaj "Olivje" estis plu kaj plu fuŝitaj. Originaj komponentoj estis anstataŭigataj per aliaj. Nuntempe la salato havas la nomon "Salato Olivje" kaj sub tio nomo oni subkomprenigas salaton el kuiritaj terpomoj, majonezo, salaj aŭ peklitaj kukumetoj, peklitaj pizoj kaj foje kolbaso aŭ kuirita kokaĵo. La simpeco kaj akirebleco de tiuj komponentoj faris la salaton ege populara, oni manĝas ĝin kaj okaze de festoj, kaj dum ĉiutagaj manĝoj. Alia nomo de tiu salato estas "Vintra salato". Tiun nomon la salato ricevis pro tio, ke ĉiuj ĝiaj ingrediencoj estas facile akireblaj ankaŭ dum vintro, kompare al multaj "someraj" salatoj.

Alilandaj nomoj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj eŭropaj landoj estas disvastigita tiel nomata rusa salato. Kelkaj fontoj erare egaligas tiun salaton al la salato Olivje. En realeco tiel nomata rusa salato estas multe pli spica, ĉar ĝi entenas sufiĉe multe da draŝita nigra pipro. Spite al ĝi, vera salato Olivje tute ne havas pipron. Aliaj malsamaĵoj estas fungoj kaj foje aliaj ingrediencoj, kiujn oni kutime vidas en komercie vendataj rusaj salatoj. La salato Olivje estas konata kaj ŝatata malvarma manĝaĵo en ĉiuj eksaj ŝtatoj de Sovetunio. Krome, en kelkaj tute foraj landoj (ekzemple en Irano) ekzistas tute simila salato kun absolute sama nomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Recepto laŭ «Аргументы и факты» № 52 (1157) от 25 декабря 2002 г. (Gazeto "Argumentoj kaj faktoj", numero 52 (1157) aperinta la 25-an de decembro 2002

Ligoj[redakti | redakti fonton]