Olivo (Valencio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olivo
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Valencia Komunumo
Provinco Valencio
Urbestro Chelo Escrivá (PP)
Poŝtkodo 46.780
Retpaĝaro Retpaĝo de Olivo
Demografio
Loĝantaro 28400  (2010)
Loĝdenso 473,89 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 38° 55′ N, 0° 7′ W38.91944-0.12110999999999Koordinatoj: 38° 55′ N, 0° 7′ W
Areo 59.93
Valencia-loc.svg
Olivo (Hispanio)
DEC
Olivo
Situo de Olivo
v  d  r
Information icon.svg

Olivo (hispane kaj katalune Oliva) estas municipo de la regiono Valencia Komunumo, en Hispanio. Ĝi situas en la sudoriento de la provinco Valencio, en la komarko Saforo. La municipo Olivo havis 28.307 loĝantojn en 2010 laŭ la (Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio)).

La Mar-promenejo trairas la urbocentron kaj en ĝi okazas ĉiuvendreda pulbazaro. La plaĝoj kun blua flago en Olivo havas 7 kilometrojn. Olivo havas unu el la plej buntaj festoj en Valencio, konataj kiel Maŭroj kaj kristanoj. En la historia urboparto ĝi havas du preĝejojn el la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj en la supro de monteto troviĝas alia konstruita en la 16-a jarcento.

Olivo ankaŭ estas fama por la biciklantoj de Estonio. Tie ili havas trejnejon kaj plurajn estonajn klubojn por kuna trejnado.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo venas de la araba اوربة (Awrabatu), el ebla antaŭromia origino. Poste oni nomis ĝin AwribaAwruba, kaj en la valencia ĝi iĝis Oriva kaj Oliva ĝis la 16-a jarcento, kiam ĉi lasta konvertiĝis en la nura nomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Olivo situas en la suda limo de la provinco Valencio. Laŭ la geografia reliefo ĝi divideblas en tri zonojn. La marbordo etendiĝas laŭlonge de 11,8 km, ĝi estas plata kaj sabloza, kun strandoj el fajna sablo en la tuta longeco, escepte de la plej suda ekstremo, kie komenciĝas la provinco Alikanto. Parto de ĝia teritorio estas integrita en la natura parko Marĉejo de Pego-Oliva.


Najbaraj municipoj
  Nordo: Alquería de la Condesa, Piles  
Okcidento: Fuente Encarroz, Villalonga, Adsubia Rosa de los vientos.svg Oriento: Mediteraneo
  Sudo: Denia, Pego  

Historio[redakti | redakti fonton]

Calle de la Hoz.

La unuaj spuroj de homa ekloĝado en Olivo venas de la Meza paleolitiko kaj venas de Cova Foradada. En ĝi oni eltrovis materialojn el la Supera paleolitiko kaj Bronzepoko. Ankaŭ spuroj el Paleolitiko kaj Mezolitiko oni eltrovis en Collado. En la Bronzepoko estiĝis la setlejoj kiaj Almuixich kaj Pic dels Corbs. Ĉefe elstaris Castellar, el ibera epoko. Oni ankaŭ trovis surskribojn de la romianoj.

La origino de Olivo ebe estas antaŭ la islama konkero de Iberio, kun rilatoj al Awraba kiun Ibn al-Abbar citis. laŭ li, temis pri proksima loko al Denia kaj dependante de ĝia tajfo. Meze de la 13-a jarcento Jakobo la 1-a de Aragono ĝin konkeris respektante la islaman loĝantaron kaj liveris ĝin kiel faŭdaĵo al la familio Carròs, kies potencejo troviĝis en la kastelo de Rebollet. Pli malfrue ĝi estis aĉetita de la familio Centelles, kiuj disigis ĝin de Rebollet kaj akiris de Alfonso la Grandanima en 1449 la titolon Graflando nome de Francesc Gilabert de Centelles. Ĉi tiu graflando inkluzivis Pego, Murla, Fuente Encarroz, Potríes, Hixber, Alquería Nueva kaj Rafelcofer. Serafín de Centelles murigis ĝin meze de la 15-a jarcento kaj lia nevo Francisco ampleksigis la forikaĵon konstruante grafan palacon.

Placo de la Urbodomo

Kiam en la jaro 1609 la forpelo de la moriskoj malplenigis la kamparojn kaj vilaĝojn, Olivo travivis malfacilan periodon, sed malgraŭ tio ĝi ne estis inter la plej damaĝitaj. Posteulino de Francesc Gilabert de Centelles, Magdalena, iĝis la edzino de la estonta duko de Gandía, Carlos de Borja. Per tiu geedziĝo formiĝis unu sola senjora teritorio el granda etendiĝo kaj riĉeco, kies titoloj falis en la manojn de la familio Benavente kaj fine en la nobeldomo Osuna en 1777.

En la 18-a jarcento kiam, kune kun la cetero de la malaperinta Valencia Regno, ekiĝis la rekuperado kiu videblis ne nur ekonomie sed ankaŭ kulture. En la provinca divido de 1822 ĝi estis aldonita al la Provinco Ŝativo kaj en la Teritoria divido de 1833 ĝi estis aldonita al Alikanto, kaj ĝi definite iĝis parto de la provinco Valencio en 1847.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 1510 estis listigitaj 710 familioj en Olivo (ĉ. 2840 loĝ.), preskaŭ simile al Gandio, kies duono estis islamaj. En 1609 ĝi havis 385 domojn de malnovaj kristanoj kaj 350 de moriskoj aŭ novaj kristanoj, kiuj estis forpelitaj al Nordafriko tra la haveno de Denia. En 1646 ĝi nur havis 452 domojn, kiuj pliiĝis al 656 en 1713 kaj preskaŭ duobliĝis dum la 18-a jarcento, ĝis atingo de 5.000 loĝantoj en 1786. De tiam, la kresskado estis konstanta. En 1887 ĝi havis 8.779 loĝantojn; en 1950 tio kreskis al 13.343 kaj en 1981 preskaŭ atingis 20.000. En 2003 la registrejo kalkulis 22.768 loĝantojn, el kiuj 20.687 loĝis en la municipa ĉefurbo, 1.650 en Playa kaj la cetero en disaj domoj. Olivo havis 27.374 loĝantojn en 2007, el kiuj 18,32% estis eksterlandaj enmigrintoj.

Demografia evoluo de Olivo
1857 1887 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2000 2005 2006 2007
6.984 8.779 7.956 9.619 8.995 12.178 18.407 13.343 14.579 16.772 19.580 20.311 21.001 25.318 26.844 27.374

Politiko[redakti | redakti fonton]

Olivo estas regata de loka formacio konsistante el magistratanoj elektitaj ĉiun kvaran jaron kiuj siavice elektas urbestron. La balotcenso konsistas el ĉiuj loĝantoj registritaj en la municipo, pli ol 18-jaraĝaj, civitanoj de Hispanio kaj aliaj eŭropunianoj. La Municipa Korporacio de Olivo havas 21 magistratanoj. La nuna sidejo de la urbodomo troviĝas en la Placo de la urbodomo. La municipo nuntempe estas regata de la Popola Partio kaj konsistas el 7 magistratanoj de tiu partio, 6 de PSOE , 5 de BLOC, kaj 3 senpartiaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Virgulino de Rebollet

Tradicie Olivo estis ĉefe agrikultura loko. La araboj enkondukis la kultivadon de la sukerkano, kiu estis kune kun la silko, la ekonomia bazo de Olivo dum tuta Mezepoko kaj parto de la Moderna epoko. La forpelo de la moriskoj ne malhelpis la daŭrigadon de tiu kultivado ĝis mezo de la 18-a jarcento, kiel atestas Gregorio Mayans, tamen Cavanilles, en 1794, ne menciis tiun kultivadon. Poste aliaj kultivaĵoj estis la oranĝoj kaj rizo. Nuntempe la oranĝoj iĝis la nua kultivaĵo ĉar la rizkultivado estis forlasita en la 1960-aj jaroj. La akvo por la irigacio venas de la rivero Serpis.

La industrio konsistas el derivaĵoj de la agrikultura produktado. En 2001 ĝi nur dungis 10,7% de la aktiva loĝantaro, malpli ol la agrikulturo (11,8%) kaj la konstruado (18,8%). Olivo iam elstaris pro la produktado de ceramikaĵoj el kiuj nuntempe restas kelkaj. La publikaj servoj laborigas 58,7% el la aktiva loĝnataro, el kiuj la komercado kaj turismo estas la plej gravaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Maria la Plejgranda.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Arkeologia muzeo: Ĝi gastigas la historion de Olivo kaj ties komarko ekde la Prahistorio ĝis la Mezepoko. Elstaras la kolektoj de fosilioj, la paleolitikaĵoj kaj neolitikaĵoj, la kolekto de islamaj ceramikaĵoj, kaj metalaĵoj de la 15-a jarcento. Menciindas ke la muzeo havas tutan salonon dediĉata al la Grafa Palaco de Olivo.
  • Muzeo de Klerismo: en ĝi videblas ka estis senjeora domo el la 18-a jarcento.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Plejaj Festoj: Ĝi celebras la oficialaj festojn de la urbo la 3-an de majo al la Sanktega Kristo de la Kredo kaj la 8-an de septembro al la Virgulino de Rebollet, ambaŭ sanktaj patronoj de la urbo.
  • Fallas: Festitaj ekde 1981, ili venas de la jaro 1956.
  • Moros y cristianos (maŭroj kaj kristanoj): Celebrata en julio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]