Ollanta Humala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ollanta Humala en 2006

Ollanta HUMALA (nask. je la 27-a de junio 1963) estas perua politikisto, kiu venkis en la prezidantaj balotoj de 2011, kaj fariĝis nova prezidanto de Peruo je la 28-a de julio 2011.

Politika kariero

Ollanta estas filo de Isaac Humala, ĉefa ideologo de la tendenco nomata etnokacerismo, forte naciisma, kaj apoganto de la rajtoj de la indiana loĝantaro de Peruo. Aliaj fratoj de Ollanta Humala, ĉefe Antauro ankaŭ partoprenas en politiko.

Humala estis militisto, kaj en 2000 partoprenis kun sia frato Antauro en eta armea puĉo kontraŭ la tiam jam malamata prezidanto Alberto Fujimori.

Li estis fondinto de la Naciisma Partio Perua. En 2006 li prezentiĝis por la prezidanteco de la respubliko. Komence la opiniesploroj prognozis por li apenaŭ 5%, sed unu monato antaŭ la balotado li komencis en la opinio de la balontontoj rakedrapidan kreskon. Li estis la plej voĉdonatan en la unua rondo, antaŭ la eksa prezidanto Alan García kaj Lourdes Flores, kandidato de dekstrulaj libermerkataj kaj favoraj partioj pro Usono. En la dua rondo li estis venkita de Alan García, kiu fariĝis denove prezidanto.

Li denove prezentiĝis por la prezidenteco en la balotoj de 2011. Li venkis en la unua rondo, kun 31% de la voĉdonintoj. La dua rondo okazis la 5-an de junio, kaj li denove venkis fronte al la kandidato Keiko Fujimori, filino de la antaŭa prezidento Alberto Fujimori, kun 51,5 de la validaj voĉoj.

Ideologio

Humala komparas la situon nunan de Peruo al tiu de Sud-Afriko antaŭ Nelson Mandela: apartismo, rasa kaj socia. Kaj li volas ŝanĝi tion. Li konsideras sin sekvanto de la gloro de la indianaj imperioj (ekzemple inkaoj) kaj kontraŭkoloniaj ribeluloj (Manko Kapak kaj Tupac Amaru). Sed li asertas ke li ne admonas rasan malamon al la blankuloj (kaj li mem estas preskaŭ 100% blanka), sed volas krei peruan naciismon, kiu akceptus ĉiujn, senrigarde de klaso kaj raso.

Li ne estas maldekstra, kaj volas favori la malgrandajn kaj mezgrandajn peruajn entreprenojn, sed li volas naciigi la grandajn eksterlandajn entreprenojn, rifuzas la ekstreman merkatismon, kaj li rigardas la marksistajn peruajn pensintojn kun simpatio. Fakte li deklaras sin admiranto de Hugo Chávez kaj de Evo Morales (Bolivio). Li ne rifuzas entute la tutmondiĝon, sed ne volas tian, kiu igas la sudajn landojn kvazaŭ koloniaj, kaj aprobas la strebojn al la en Sudameriko tiel nomata Patria Grande (=La vasta patrujo, t.e. la strebo al unuiĝo de la sudamerikaj landoj por esti pli fortaj kontraŭ Usono), kaj estas ege ligita al ideo de kultura diverseco.

Dum la balotoj de 2011 li distanciĝis de parto de la ideologio de sia patro, kaj favoris iom pli moderan vidpunkton, kun laŭdoj ĉefe al la brazila eksprezidanto Lula da Silva.

Eksteraj ligiloj