Olsztyn

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Olsztyn
(Holstin)
germane: Allenstein, litove: Olštynas, silezie: Uolštyn
urbo
Olsztyn-ratusz.jpg
Urbodomo en Olsztyn
POL Olsztyn flag.svg
Flago
POL Olsztyn COA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Olsztyn
Ŝtato Flago de Pollando  Pollando
Provinco Varmia-Mazuria Provinco
Distrikto Urba distrikto
Komunumo Komunumo Olsztyn (urba tipo)
Administra sidejo Olsztyn
Historiaj regionoj Orienta Prusio, Varmio
Rivero Łyna
Situo Olsztyn
 - koordinatoj 53°47′00″N 20°30′00″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.783333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.783333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 53.783333; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Olsztyn)
Plej alta punkto
 - alteco 154,4 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 87,7 m s. m.
Areo 88,328 km² (8 832,8 ha)
Loĝantaro 176 522 (2010)
Denseco 1 998,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Urbestro Piotr Grzymowicz
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 10-001 ĝis 11-041
Telefona antaŭkodo (+48) 089
Aŭtokodoj NO
TERYT 280604
Adreso de ofico pl. Jana Pawła II 1
10-101 Olsztyn
Retpoŝto al ofico bip@um.olsztyn.pl
Telefono de ofico 89 527 31 11
Situo enkadre de Pollando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Pollando
Urbopartoj de Olsztyn
Urbopartoj de Olsztyn
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Olsztyn
Retpaĝo: www.olsztyn.eu

Olsztyn (pola nomo; ĝis 1945 germane Allenstein) estas urbo en la nordoriento de Pollando, borde de la rivero Łyna (germane Alle). Olsztyn situas en la suda parto de Varmio - la historia regiono , kiu en la jaroj 1466-1772 apartenis al Pollando. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la urbo estis enmetita al Prusa Reĝlando. En la deknaua jarcento la urbo apartenis al la prusia kaj poste al germana provinco Orienta Prusio. Nun Olsztyn estas la ĉefurbo de la pola regiono Varmio-Mazurio.

Enhavo

[redakti] Geografio

La urbo bele situas en la regiono de lagoj kaj arbaroj, malmulte tuŝita de homoj. Ene de la administraj limoj de la urbo ekzistas 13 lagoj, kaj multaj pliaj en la ĉirkaŭaĵo. Arbaroj okupas kvinonon de la urba teritorio. Pli ol duonon de tio konsistigas la komunuma arbaro, kiu grandas 1050 hektarojn kaj servas grandparte por ripozado de la urbanoj kaj turistoj.

[redakti] Historio

  • Inter la jaroj 2000 kaj 500 antaŭ Kristo la prusoj, balta popolo, ekloĝas en la areo.
  • En ja jaro 1224 Papo Honorio la 3-a sendas la episkopon Vilhelmo de Modena kiel legaton al la "landoj ĉe la Balta Maro".
  • En la jaro 1226 ordono de la imperiestro de la Sankta Romia Regno Frederiko la 3-a permesas al la ordeno de teŭtonaj kavaliroj komenci krucmiliton kontraŭ la baltaj prusoj.
  • En la jaro 1280 ŝtato de la ordeno de teŭtonaj kavaliroj establiĝas en la teritorio, fine konkerita post 50-jara kontraŭstaro de la prusoj.
  • En la jaro 1346 oni elektis lokon ĉe la rivero Alle (pole: Łyna)por konstrui kastelon kontraŭ atakoj de la prusoj, kaj en la jaro 1348 la nova loĝloko Allenstein unuafoje skribe menciiĝas.
La "Supra Pordego" en la malnova urbokerno
  • En la jaro 1353 Allenstein ricevas urbajn rajtojn fare de la episkopo de Ermland
  • En la jaro 1397 oni finkonstruis la kastelon.
  • En la jaroj 1410 kaj 1414 la urbo dufoje estis konkerita de la Pola Reĝlando
  • En la jaro 1440 Allenstein aliĝis al la Prusia Konfederacio
  • En la jaro 1454 urbanoj ribelas kontraŭ la teŭtonaj kavaliroj, kaj la Prusia Konfederacio petas protekton de Pollando
  • En la jaro 1455 la urbo estis konkerita de la teŭtona ordeno
  • En la jaro 1463 la pola armeo konkeris la urbon
  • Post la fino de tiel nomata "Dektri-jara" Milito, en la jaro 1466 oni subskribis pac-kontrakton de Toruń, kiu decidis, ke Allenstein estos alligita Pollandon kune kun la tuta varmia diocezo
  • Inter la jaroj 1516 kaj 1521 Nikolao Koperniko vivis en la kastelo de Olsztyn kiel administratoro, kaj organizis en la jaro 1519 defendon de la urbo kontraŭ la ordeno de teŭtonaj kavaliroj.
  • En jaro 1655 la urbo estis konkerita de la sveda armeo, kaj en 1708 estis bruligita de tiu armeo.
  • En la jaro 1710 la urbo perdas preskaŭ ĉiujn oĝantojn pro epidemio de ĥolero
  • En la jaro 1772 post la unua dispartigo de Pollando Olsztyn estis ligita al la Prusia Reĝlando Prusio; tiumomente 1770 homoj vivas en la urbo.
  • En la jaro 1807 Napoleono vizitas la urbon.
  • En la jaro 1867 oni fondis urban hospitalon.
  • En jaro 1871 okazis unuiĝo de germaniaj ŝtatoj kaj estis fondita la Germania Imperio, kaj Allenstein estas parto de ĝi.
  • Du jarojn pli poste, en 1873 oni malfermis fervojon al la urbo Thorn (la nuna nomo Toruń) okcidente.
  • En 1886 oni komencis eldoni la unuan gazeton en Allenstein en la pola lingvo – ĝi nomiĝis "Gazeta Olsztyńska".
  • En la jaro 1890 la urbo ricevas gasan infrastrukturon, en 1892 unuan telefonan linion, en 1898 akvosistemon kaj en 1907 elektran infrastrukturon.
  • Post la komenco de la unua mondmilito, en la aŭgusto 1914 j. rusa armeo okupas la urbon.
  • En la jaro 1920 okazas plebiscito, ĉu la regiono de Allenstein restu en Germanio aŭ aliĝu al Pollando. Granda plimulto de la voĉdonantoj favoras Germanion kaj Orienta Prusio iĝas germana eksklavo. De la ĉefa parto de Germana Ŝtato apartigas ĝin la pola pomerania vojevodio.
  • En 1933 la nazioj transprenas la politikan potencon en la Germanio, kiel en la tuta lando, ankaŭ en Allenstein komenciĝas diskriminacio kontraŭ poloj kaj judoj.
  • La 22-an de januaro 1945 Allenstein estas prirabita kaj bruligita fare de la Sovetunia ruĝa armeo, granda parto de loĝantaro de Orienta Prusio,inkluzive de Allenstein, forlasis tiun ĉi terenon.
  • La 2-an de aŭgusto 1945 la urbo formale iĝas parto de Pollando kaj oficiale eknomiĝas Olsztyn.

[redakti] Vidindaĵoj

la urba katedralo
  • la mezepoka urbokerno
  • la gotika kastelo konstruita dum la 14-a jarcento
  • la gotika katedralo
  • la mezepoka, "malnova" urbodomo ĉe la merkata placo - konstruita meze de la 14-a jarcento
  • la domo de la unua pollingva ĵurnalo en Olsztyn „Gazeta Olsztyńska” ("Olŝtina Gazeto") ĉe la Fiŝa Merkato
  • la mezepokaj urbomuroj kaj la "Supra Pordego" ("Alta Pordego")
  • la nov-gotika preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo - konstruita komence de la dudeka jarcento
  • la "nova" urbodomo konstruita en la jaroj 1912-1916
  • la astronomia observejo en eksa akvoturo ella dek naŭa jarcento
  • la planetario malfermita en la jaro 1973
  • la teatro nome de Stefan Jaracz
  • la komunuma arbaro
  • multaj lagoj kun plaĝoj, baneblecoj, velboatoj, kajakoj.

[redakti] Kulturo

[redakti] Teatroj

  • teatro nome de Stefan Jaracz - la pola aktoro (malfermita en la jaro 1925)
  • pupteatro

[redakti] Muzeoj

La plej granda muzeo de la urbo estas la Muzeo de Varmio kaj Mazurio. Ankaŭ la domo de la historia ĵurnalo "Gazeta Olsztyńska" gastigas muzeon, kaj ekzistas muzeoj pri naturo kaj sporto.

[redakti] Ekonomio

La pneŭmo-fabriko Stomil - estas branĉo de la franca firmao Michelin. Troviĝas ankaŭ nutraĵ-fabrikoj (laktproduktejo, bierproduktejo ("Kormoran"), kokidaĵproduktejo ("Indykpol").

[redakti] Plia konstruaĵo

  • La radia kaj televida masto en Olsztyn-Pieczewo, kiu altas 358,55 metrojn, ekde la disfalo de la radia masto de Varsovio estas la plej alta konstruaĵo de Pollando.

[redakti] Gravaj urbanoj

Bronza monumento pri Koperniko ĉe la kastelo de Olsztyn
  • La astronomo kaj ekonomisto Nikolao Koperniko vivis en la kastelo de Olsztyn inter jaroj 1516 kaj 1521, kiam li estis administratoro de la kastelo en Olsztyn kaj Mehlsack (Pieniężno). En la jaro 1519 li organizis defendon de Olsztyn kontraŭ la teŭtonaj kavaliroj.
  • Lucas David (1503-1583) - historiisto skribanta pri historio de Prusio
  • Jan Antoni Blank-Białecki" (1785-1844) - pentristo,
  • August Trunz (1875-1963) estis fondinto de impona kolekto de prusiaj artaĵoj
  • Erich Mendelsohn- germana judo, la mondfama arkitekto
  • Hans-Jürgen Wischnewski, germana politikisto

Olsztyn apartenas al la federacio de Koperniko-urboj, kiu ligas urbojn, kie Nikolao Koperniko vivis kaj laboris – inter la urboj estas Bologna, Frombork, Krakovo kaj Toruń. La centro de la federacio situas en la astronomia observejo de Olsztyn.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  turismaj informoj pri la urbo (en la pola kaj angla)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj