Olimpika Stadiono de Munkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olympiastadion)
Panorama vido de la Munkena Olimpa Stadiono
la stadiona interno tuj antaŭ la oficiala malfermo la 5-an de majo 2012
Olimpika Stadiono de Munkeno
Olympiastadion München
Olimpika stadiono • futbala stadiono • ludkampo
Bazaj datoj
Konstrustilo altteknologia arkitekturo vd
Arkitekto Frei Otto • Behnisch & Partner • Carlo Weber vd
Malfermo 26-a de majo 1972
Lando Germanio vd
Situo Munkeno
Adreso Spiridon-Louis-Ring 27
Situo
Geografia situo 48° 10′ 23″ N, 11° 32′ 48″ O (mapo)48.17305555555611.546666666667Koordinatoj: 48° 10′ 23″ N, 11° 32′ 48″ O (mapo)
Olimpika Stadiono de Munkeno (Bavario)
Olimpika Stadiono de Munkeno (Bavario)
DEC
Olimpika Stadiono de Munkeno
Olimpika Stadiono de Munkeno
Situo de Olimpika Stadiono de Munkeno
Map
Olimpika Stadiono de Munkeno
Posedata de Munkeno vd
Retejo https://www.olympiapark.de/de/der-olympiapark/veranstaltungsorte/olympiastadion/
vdr

La Olimpika Stadiono (germane Olympiastadion estas stadiono situanta en Munkeno, Germanio. Situanta ĉe la kerno de la Olimpika Parko en norda Munkeno, la stadiono estis konstruita kiel ĉefa ejo por la Somera Olimpiko 1972.

Kun origina enhavokapablo de 80 000 spektantoj, la stadiono gastigis ankaŭ aliajn ĉefajn futbalajn matĉojn kiaj tiujn de Finalo de la Futbala Mondpokalo 1974 kaj la Finalo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988. Ĝi gastigis ankaŭ la Finalojn de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA de 1979, 1993 kaj 1997. La nuntempa enhavokapablo estas de 69 250 personoj.

Ĝis la konstruo de Allianz Arena por la Futbala Mondpokalo 2006, la stadiono estis hejmo al la futbalaj kluboj FC Bayern München kaj TSV 1860 München.

48° 10′ 23″ N 11° 32′ 48″ O / 48.17306 °N, 11.54667 °O / 48.17306; 11.54667 (mapo)

La Olimpika Stadiono de Munkeno en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Munkenon kun nura intereso al la Olimpika Stadiono:

Citaĵo
 
Super Munkeno vidas la Stadionon Olimpan,
strukturon pleksiglacan, kiun ŝtaleca tubaro
subtenas, anticipon trafan al ekologia
konstruarto, ĉar tiu inter pejzaĝoj akordas
harmonie, kaj ankaŭ emblemon de l'nomadeco
monda de l'Olimpikoj per la tendego travida.[1] 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]