Omagh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omagh
urbeto • post town
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 54° 35′ N, 7° 17′ U (mapo)54.59-7.29Koordinatoj: 54° 35′ N, 7° 17′ U (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Omagh (Nord-Irlando)
Omagh (Nord-Irlando)
DEC
Omagh
Omagh
Situo de Omagh
Omagh (Britio)
Omagh (Britio)
DEC
Omagh
Omagh
Situo de Omagh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Omagh [+]
vdr

Omagh (oni eldiras 'oma', irlandlingve An Ómaigh, kiu signifas "la Sankta Kamparo") estas la ĉefa kaj plej granda urbo en la graflando Tyrone en Nord-Irlando. Laŭ tradicio ĝi estas antikva centro sed la modernan urbon oni fondis en 1610 kaj ĝi fariĝis graflanda ĉefurbo nur en 1768. Ĝi situas kie kuniĝas la riveroj Drumragh kaj Camowen por fariĝi la rivero Strule. Ĝi estas la administra centro por la Distrikto Omagh. Loĝas en la urbo mem pli ol 22,000 kaj en la cetera distrikto proksimume 30,000. Ĝi ankaŭ havas la edukadan administrejon Western Education and Library Board (Okcidenta Administracio por Edukado kaj Bibliotekoj), kiu respondecas pri lernejoj kaj bibliotekoj en kvin distriktoj, nome Derry, Fermanagh, Limavady, Omagh kaj Strabane.

La plej elstaraj konstruaĵoj estas la katolika preĝejo Sankta Koro (1893-1899) kies du malsamaltaj turoj estas videblaj longe for, la klasikstila juĝejo (1810), la nove konstruitaj Artcentro (2007) kaj Kolegio por Plua Edukado (2006). La sola ĝemela urbo de Omagh estas L'Haÿ-les-Roses, sude de Parizo, Francio.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.