Omar Ĥajam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omar Ĥajam
Persona informo
حکیم عُمَر خَیّام نیشابوری
Naskiĝo 18-an de majo 1048 (1048-05-18)
en Nejŝaburo,  Selĝuka Imperio
Morto 4-an de decembro 1131 (1131-12-04) (83-jaraĝa)
en Nejŝaburo,  Selĝuka Imperio
Religio islamo vd
Lingvoj persataĝikaaraba vd
Ŝtataneco Selĝuka Imperio vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • poeto • kantotekstisto • filozofomuzikisto • astrologo • verkistofizikisto vd
Laborkampo poeziomatematikoastronomio vd
Verkado
Verkoj Robajoj de Omar Ĥajam ❦
suna heĝira kalendaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Omar Ĥajam

Omar Ĥᴀᴊᴀᴍ, irana astronomo, matematikisto kaj poeto (18-a de majo 1048 - 1122) naskiĝis en Nejŝaburo en provinco Ĥorasano, Persio (nuna Irano), kaj estis nomita Gijas-od-din Abol-Fath Omar ebn Ibrahim Al-Nejŝaburi al-Ĥajami (Perse: غیاث الدین ابو الفتح عمر بن ابراهیم خیام نیشاپوری;) (al-Ĥajam signifas la tend(far)iston). En Esperanto skribita ankaŭ "Umar Kajjam" laŭ prefero de prof. Gaston Waringhien (1901-1991).

Kvankam ankaŭ al astronomio kaj matematiko li faris gravajn kontribuojn, tamen verŝajne sian famon tra la mondo Ĥajam pleje ŝuldas al siaj poemetoj verkitaj en formo de robaio. Ĥajamajn robaiojn oni jam tradukis en tre multajn lingvojn, ĉar tio, kion li esprimas sia-robaie, ententas problemojn, kiujn vid-al-vidiĝas ĉiu homo dum la vivo, sendepende de la nacio, haŭt-koloro, lando, … t.e. simple pri estado kaj ne-estado - kaj kia estado.
Alivorte li pli ol ĉio scivolemas, filozofias kaj poemas pri tio ke:

Citaĵo
 kial kaj kiel:

ni venis en la mondon
kaj foriros el ĝi

- kaj, eble plej grave, pasigu nian vivtempon dum ene de ĝi. 

Lia famo en Okcidento komenciĝis kiam Edward Fitzgerald tradukis la robaioj en la anglan en 1859 en kolekton de poemoj. La kantoj estas komponitaj laŭ persaj pezoj de kvarliniaj unuoj. Tio estis konata kiel Robajoj de Omar Ĥajam.

La radikoj de la robaio kuŝas en persa popola poezio, kaj Ĥajam purigis kaj formulis ĉi tiun poezian formon. Ofte la kolumnoj estas plenaj de riĉa enhavo. Ĉar la poemoj provokis religian opozicion, ili estis sekrete kopiitaj kaj ankaŭ aldonitaj al la poemoj de aliaj verkistoj. El la pli ol 5 000 kantoj atribuitaj al iamiam, nur inter 158 kaj 500 estas konsiderataj aŭtentikaj.

Surskribaĵo en Morića Han
Bucureşti - Omar Khayam 3

Pri Ĥajamaj Robaioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ilustrita paĝo el manskribita angla traduko de Ĥajamaj robaioj.

Tradukiĝo de Ĥajamaj robaioj en la anglan lingvon (1859) fare de Edward Fitzgerald (1809-1883) kaŭzis profundajn efikojn sur la lingvon kaj literaturon de la angla - eble, similo okazis por la Internacia Lingvo sekve de la Esperanta tradukiĝo de la robaioj fare de prof. Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ.

Jen partoj de Antaŭparolo de - eldonota - libro nomata Sennombraj Mioj de Mi (fare de A.R. Mamduhi, entenanta Esperantan tradukon de iom da poemoj de Biĵan Ĝalali) rilate al Kajjam en Esperanto-mondo:

"Mi jam prisciis la interesiĝ-gradon de granda Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ al Kajjam la eterna; liaj poemeskaj laŭdoj pri Ĥajam kaj liaj robaioj, por mi – estante esperantisto persa - ĝuindis duoble:
'Kaj kion diri pri la rafinita ellaboriteco de liaj verkoj? En la malvasta sino de la robaia kristalo li sciis enfermi vastajn pensojn kaj drastajn bildojn, nedetrueble fiksitajn per la oraj hoketoj de la triobla rimo. Perloj el pura poezio, kiuj eternigas lian nomon.' [1]
Instiga estis por mi ankaŭ tio ke la samideana publiko tiel varme bonvenigis Kajjaman mesaĝon tra la majstra traduko:
'La Robaioj estas en Esperanto la plej multe eldonita verko. El deko da eldonoj la verko restas havebla nun en kvin diversaj vestoj; jen io, pri kio Esperanto-aŭtoroj eĉ ne fantazius …'" [2]

En la Enkonduko de la sama libro, i.a. diriĝas pri Ĥajam:

"Feliĉe la robaioj estas delonge kaj bone konataj ankaŭ en la Esperanta mondo danke al la majstra kaj “la plej fidela traduko de Omar Kajjam” [3] fare de prof. Gaston Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ (1901-1991), kvankam li mem modeste esprimas:
'Mi esperas, ke, ĉerpinte el ĉiu fidinda fonto la plej pitoreskajn kaj elokventajn robaiojn, mi havigas al la leganto ne tro misformitan bildon de la granda Perso.'[4]
Kiam en 1927 naskiĝis Biĵan Ĝalali, jam pasis pli ol ok jarcentoj ekde kiam Omar Kajjam estis forpasinta. Tamen la fortega influo, kion havis Kajjam sur siajn posteulojn, ne limiĝis al lia lando, lingvo aŭ tempo. Kajjamaj robaioj disatingis plej multajn landojn en ĉiujn kontinentojn de la mondo, tradukiĝinte en plej diversajn lingvojn kaj verŝajne transvivos ankaŭ nian eraon.[5]
Ĝalali estis sub la efikoj de Ĥajama pensmaniero kaj rekte de li mem, kaj pere de sia onklo, Sadeg Hedajat (1903-1951), granda verkisto de Irano kaj “la plej influa persa prozverkisto de post Sadio (ĉ. 1215-ĉ. 1290)”.[6] Fakte Hedajat verkis du librojn prezentantaj la robaiojn de Kajjam".[7]

Kelkaj Robaioj tradukitaj de Gaston Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ[redakti | redakti fonton]

Kaj jen, kiel ekzemploj, tri robaioj de Kajjam tradukitaj de prof. Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ:

Printemp’ kaj am-idolo, kiu huriojn spitas,
kaj ĉe herbeja rando min al vinkruĉ’ invitas:
nu, estu mi – ne gravas orelojn malrespekti –
de hundoj malŝatata, se mi Edenon citas!
Ne scias mi, ĉu mia Farint’ antaŭmedite
min al Eden’ destinis aŭ al Infero: kvite!
Manĝeto, am-idolo kaj vin’ sur verda herbo,
jen tri, kontante: via Eden’ estas kredite!
La libron de l’ flortagoj revolvis mi kaj bukis.
La freŝa vivprintempo en vintron jam kadukis.
Kaj tiu gaja birdo, kies nom’ estas Juno,
ve! mi ne scias, kiam ĝi venis, kaj forflugis…

Plie, estis eldonitaj diversaj esperantaj tradukoj de la angla versio The Rubáiyát of Omar Khayyám de Edward FitzGerald (1809-1883). Inter aliaj troviĝas La Rubajtoj de Omar Kajjam de C. M. Bean, kiu aperis en la bulteno The British Esperantist; kaj Omar Kajam - La Robajoj elangligita de William Auld (Glasgovo, Eldonejo Kardo, 1980). Bean mencias, ke en la biblioteko de la Brita Esperanto-Asocio ekzistas traduko de la tuta verko, farita en 1908 de Richard H. Geoghegan, konata irlanda esperantisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Robaioj, Umar Kajjam, Trad. G. Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ, Antverpeno: 1984 (2a eld.), 107 p, p. 27. (La unua eldono aperis en 1953.)
  2. Paul Peeraerts « La kvin vestoj de La Robaioj », Monato, citita en : [1] (Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001)
  3. Armand Rᴏʙɪɴ. La Nouvelle Revue Francaise, nov. 1958, citita en la antaŭparolo de : La Robaioj, Umar Kajjam, Trad. G. Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ, Antverpeno : 1984 (2a eld.), 107 p.
  4. La Robaioj, Umar Kajjam, Trad. G. Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ, Antverpeno : 1984 (2a eld.), 107 p, p. 29.
  5. Kiel ekz-o, jena libro entenas Ĥajamajn robaiojn en 30 lingvoj, inkluzive la Esperantan fare de prof. G. Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ :
    Rubaiyat of Omar Khayyam in 30 languaes, Komp. M. Ramezani, Teherano: Padide, 1987, 709 p.
    Jen du eldonoj de la robaioj en Esperanto tradukis Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ:
    La Robaioj, Umar Kajjam, tradukis Gaston Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ, Antverpeno: 1984 (2a eld.), 107 p.
    La Robaioj, 3-a eld., reviziita kaj plivastigita, Umar Kajjam, tradukis Gaston Wᴀʀɪɴɢʜɪᴇɴ, Ŝapekoo: Fonto, 1997, 151 p.
  6. Michael Hɪʟʟᴍᴀɴɴ. An Autobiographical Voice : Forugh Farrokhzad, Editor Afsaneh Nᴀᴊᴍᴀʙᴀᴅɪ, Harvard University Press Cambridge, Massachusetts, 1990. Citita en : http://www.forughfarrokhzad.org/papers/papers2.htm
  7. Robaijjate Omar Ĥajjam, Ed. kaj 12-paĝa enkondoko fare de Sadeg Hedajat, Tehrano: Bruĥim, 1923.
    Tarane-haje Ĥajjam (Kanzonoj de Ĥajam), Ed. kaj 40paĝa enkondoko fare de Sadeg Hedajat, Tehrano: Bruĥim, 1933.
    Lastatempe, lia nevo publikigis ambaŭ librojn en unu volumo, aldonante 15-paĝan enkondukon:
    Ĝahangir Hᴇᴅᴀᴊᴀᴛ, Ĥajjame Sadeg (ambigua titolo en la persa: Kajjam laŭ Sadeg kaj Verdira Ĥajam), Tehrano: Naŝre Ĉeŝme, 2002, 183 p.

Vidu ankaǔ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]