Omar Sharif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Omar Sharif
Omar Sharif 66ème Festival de Venise (Mostra).jpg
Naskonomo Michel Demitri Chalhoub
Naskiĝo 10-a de aprilo 1932
Flago de Egiptio Aleksandrio, Egiptio
Aktivaj jaroj 1954 - nuntempo
Nuptopartnero Faten Hamama (1954-1974)
Premio Ora Globo
Plej promesiga novulo - viro
1962 - Lawrence of Arabia
Plej bona aktoro en apuda rolo
1962 - Lawrence of Arabia
Plej bona aktoro
1965 - Doctor Zhivago
César
Plej bona aktoro
2003 - Monsieur Ibrahim
v  d  r
Information icon.svg

Omar SHARIF (originale Michael Shalhoub (naskiĝis la 10-an de aprilo 1932 en Aleksandrio, Egiptio) estas egipta aktoro; li rikoltis la sukcesojn per sia alloga, vireca aspekto.

Li studis en anglaj lernejoj de Kairo. Li komence rolludis sen ia ajn aktora edukado; li iĝis baldaŭ la plej populara kinostelulo de la arablingva areo, poste li fondis kun sia edzino Fatem Hamama propran filman entreprenon.

Oni ekatentis pri li en Hollywood fine de la 1950-aj jaroj. La mondsukceson por li portis la filmo Lawrence of Arabia (Laŭrencio de Arabio) de David Lean, prezentita en 1962. Lian sekvan gravan rolon donis same Lean en la filmo de Doctor Zhivago ("Doktoro Ĵivago"; 1965). Li poste ludis en gravaj usonaj filmoj kiel Funny Girl (1968) aŭ Mackenna's Gold (1969).

Li ludis en Eŭropo en filmo Mayerling (1968) de la brita Terence Young, en Le Casse (1972) de la franca Henri Verneuil kaj en Isla misteriosa (1973) de la hispana Juan Antonio Bardem.

Lia lasta grava rolo estis en filmo Les possédés (1988) de Andrzej Wajda (adaptado de Dostojevskij-verkaĵo en Francio). En la 1990-aj jaroj li aperis ĉefe en televidaj filmoj.