Omar Sosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Omar Sosa

Omar Sosa (* 10-an de aprilo 1965 en Camagüey, fakte Omar Sosa Palacios) estas kuba ĵazpianisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

per sia patro, instruisto pri historio kaj filozofio, Omar Sosa jam frue kontaktiĝis kun diversaj muzikstiloj, aparte kun klasika muziko, ĵazo kaj latinamerika muziko. En la aĝo de ok jaroj li mem eklernis la ludon de perkutinstrumentoj kaj de marimbo. Sekvis studoj ĉe la konservatorio je Camagüey kaj je la Escuela Nacional de Musica kaj je la Instituto Superior de Arte en Havano, je kiu li forturnis sin de marimbo kaj turniĝis al pianludo. En 1983 li finis sian edukiĝon kaj komencis labori kun popmuzikistoj kiel Vicente Feliú kaj Xiomara Laugart. Poste lin decide influis la muziko de Thelonious Monk. En 1993 Omar Sosa transloĝiĝis al Quito en Ekvadoro, kie li konatiĝis kun la muziko de la afrikdevenaj loĝantoj de Esmeraldas kaj per la kunfandmuzika ensemblo Entrenoz direktis sian unuan propran grupon. Post mallonga tempo sur Majorko Sosa transloĝiĝis en 1995 al San-Francisko kaj muzike konkeris sian renomon en la tiea latinidĵaza mondeto. En 1999 li transloĝiĝis al Barcelono.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko de Omar Sosas Musik montras grandan stilan amplekson kaj entenas variajn influojn. Surbaze de latinida ĵazo kaj kubaj ritmoj Sosa priverkas tradician nordafrikan muzikon, salson, merengon, soŭlon, funkon, klasikan muzikon, elektronikan muzikon und pionirmuzikon ĝis hiphopo. Per la diskoj Prietos (2001) kaj Sentir (2002) li pli forte okupiĝis pri tradicia afrika muziko, aparte pri tiu de la Gnavoj. Sekvatempe li kunlaboris kun diversaj aliaj muzikistoj kiel perkutinstrumentisto Adam Rudolph, Dhafer Youssef, Steve Argüelles, Paquito D'Rivera kaj Dieter Ilg.

Sosa rigardas sian muzikon esprimo de sia politika kaj spirita konscienco kaj prezentas kiel anod de la kuba religio santerio ankaŭ kun ritaj roboj.[1]

Li ludas soloajn programojn kaj kunlaboras kun diversaj ensembloj ekde ĵaztriopo ĝis bandegoj kaj simfoniorkestroj.[2][3] Al lia kvinopo Afreecanos apartenas krom frapinstrumentisto Marque Gilmore kaj la mozambika basisto Childo Tomas muzikistoj kiel Mola Sylla (aŭ Joo Kraus), Leandro Saint-Hil aŭ Peter Apfelbaum.

Distingoj kaj honoradoj[redakti | redakti fonton]

La lumdisko Sentir estis kandidatigita por Gremio de la kategorio „Plej bona latinidĵaza albumo“. En 2003 la fondaĵo Smithsonian Institution distingis Sosan pro lia vivoverkaro. Tiu ĉi prezentis per From Our Mother sian unuan verkon por granda orkestro. En 2006 ankaŭ la disko Mulatos estis kandidatigita por Gremio.[4] La albumo Ceremony aranĝita de Jaques Morelenbaum, kiu ekestis kun la radiobandego NDR-Bigband, ricevis en 2011 la premion ECHO Jazz kiel plej bona bandego-albumo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

kiujn faris la bandestro
  • Omar Omar (1997)
  • Free Roots (1997)
  • Nfumbe (1998)
  • Spirit of the Roots (1999)
  • Inside (1999)
  • Bembón (2000)
  • Prietos (2001)
  • Sentir (2002) kun Houssaine Kili, Martha Galarraga
  • Ayaguna (2003)
  • A New Life (2003)
  • Pictures of Soul (2004)
  • Aleatoric EFX (2004)
  • Mulatos (2004)
  • Ballads (2005)
  • Mulatos Remix (2006)
  • Live à FIP (2006)
  • Promise (2007)
  • D.O. - A Day Off (2007)
  • Afreecanos (2008)
  • Calma (World Village/Harmonia Mundi, 2011)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo de Michael Stone kun Omar Sosa
  2. Artikolo en jazzzeitung.de
  3. Informoj pri Omar Sosa
  4. Hejmpaĝo de Omar Sosa

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]