Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ombrelo de Sankta Petro
filmo
Originala titolo Szent Péter esernyője
Produktadlando  Hungario, Ĉeĥoslovakio
Originala lingvo hungara kaj slovaka
Kina aperdato 1958
Daŭro 86 minutoj
Kameraado György Illés
Reĝisoro(j) Frigyes Bán, Vladislav Pavlovic
Scenaro Imre Apáthi, Frigyes Bán
Laŭ la verko de romano de Kálmán Mikszáth
Muziko de Simon Jurovsky
IMDb
vdr

Ombrelo de Sankta Petro, origine hungare Szent Péter esernyője estis kolora filmo en Hungario kaj Ĉeĥoslovakio. Origine ĝi estis romano de Kálmán Mikszáth, baldaŭe oni faris filmojn ĝis tiam trifoje. Tiu filmo estas la tria inter ili.

Historio

La historio longe havas 2 apartajn okazintaĵojn. Riĉulo mortas, la parencaro heredas nenion, tial ili serĉas valoraĵojn kaŝitajn en la meblaron. Oficiale nur duonfilo, (baldaŭe advokato) heredas, sed ankaŭ li ricevas nenion. Fine maljunulo akiras ombrelon, pri kio neniu interesiĝas.

Laŭ la alia historio nova juna pastro alvenas en la foran vilaĝon. Post kelkaj horoj sendatas ankaŭ lia fratino, kiel bebo kun la famo, ke mortis la patrino. La pastro devas zorgi pri la juna fratino. La pastro iras preĝi al la preĝejo kaj lasas la bebon en la korto. Post minutoj ekpluvas kaj preteriranta maljunulo metas ombrelon super la bebo. Hazarde virino vidis ĝin kaj ŝi konvinkiĝis, ke tiu homo estis mem Sankta Petro. La ombrelo iĝis sanktaĵo de la vilaĝo.

La juna advokato esploradas pri la heredaĵo-ombrelo, ĉar estas supozo, ke en la tenilo estas trezoro. Post longaj jaroj fratino de la pastro renkontiĝas kun la advokato, kaj ili ekamas unu la alian.

Do, ankaŭ la 2 historioj renkontiĝas. Ĉu la ombrelo? Tio estas finalo de la filmo.

Rolantoj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio