Ombrelo de Sankta Petro (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szent Péter esernyője
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kálmán Mikszáth
Lingvoj
Lingvo hungara lingvo
Eldonado
Eldondato 1895
vdr

Ombrelo de Sankta Petro hungare Szent Péter esernyője estas la titolo de hungara romano de Kálmán Mikszáth. Ĝi apartenas al la majstroverkoj de la aŭtoro, spite tion, ke ĝi estas pli precize romaneto. Mikszáth verkis ĝin en 1895.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio okazas en 2 apartaj lokoj, kvazaŭ 2 memstaraj okazintaĵoj, nur en la fino ili renkontiĝas.

Nova juna pastro alvenas en la vilaĝon. Baldaŭe sendatas ankaŭ bebo, kiu estas fratino de la pastro. Ankaŭ venis famo, ke mortis ilia patrino, tial la pastro devas zorgi pri la juna fratino. La pastro iras preĝi al la preĝejo kaj lasas la bebon en la korto. Post minutoj ekpluvas kaj iu metas ombrelon super la bebon. La vilaĝanoj kredas, ke tiu estas ago de Sankta Petro. Poste eĉ mirakloj okazas pro la ombrelo.

En la alia okazintaĵo vivas maljuna riĉulo havanta parencaron kaj ankaŭ duonfilon. La riĉulo mortas kaj la parencoj heredis nenion. La filo estas talenta kaj iĝas advokato. Ankaŭ li esploras la heredaĵon. Hazarde li konjektas, ke supozeble la valorpaperoj troviĝas en tenilo de ombrelo. Dum serĉado li konatiĝas kun fraŭlino, kiu estis la bebo en la pli frua historio. Ili ekamas unu la alian.

Post la konatiĝo la advokato ekscias, ke la serĉata ombrelo troviĝas en la preĝejo, sed jam sen tenilo. Tamen la junulo trovas la trezoron, kiu estas la fraŭlino.

La historio estis ĝis tiam trifoje adaptita al filmoj kaj al teatraĵo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]