Omoide poroporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Larmoj memorante"
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo おもひでぽろぽろ
[Omoide poroporo]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 20 jul. 1991, 26 feb. 2016
Daŭro 119 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Takahata Isao
Produktisto(j) Toshio Suzuki • Yasuyoshi Tokuma • Ritsuo Isobe • Yoshio Sasaki
Scenaro Isao Takahata
Laŭ la verko de Okamoto Hotaru, Tone Juko
Loko de rakonto TokioJamagata • Takase Station • Yamadera Station • Mount Zaō
Muziko de Hoŝi Masaru
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

Omoide poroporo (japane: おもひでぽろぽろ [omoide poroporo], laŭvorte: Larmoj memorante) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1991. "Omoide" signifas memorojn. En la japana titolo ĝi estas skribita ne en ĝia moderna maniero (おもいで aŭ 思い出), sed en la antikva skribmaniero kiel "omohide" (おもひで) — tamen la prononco de tiu vorte estas ĉiaokaze same al la moderna formo: "omoide". Laŭvice la vorto "poroporo" signifas falantajn larmerojn.

La rakonto bazas sur samnoma mangao de Okamoto Hotaru kaj Tone Juko, ĝi estas nostalgia dramo, farita precipe por japanaj virinoj naskitaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, sed surprize altiris multajn spektantojn de ambaŭ seksoj. La reĝisoro de tiu filmo estis Takahata Isao. La muzikon kun multaj temoj el popolaj kantoj de diversaj landoj komponis Hoŝi Masaru. La fina kanto estas japana traduko "愛は花、君はその種子" ("Ai ŭa Hana, Kimi ŭa sono Tane?") de la kompono "The Rose" de Amanda MakBrum.

Intrigo

La 27-jara Taeko vivas fraŭline en Tokio (en la jaro 1984) kaj laboras kiel dungitino. Por refreŝigo ŝi decidas preni libertempon kaj iri al la kamparo ĉe boparencoj de sia fratino, por helpi al rikolto de tinktura kartamo (japane: benibana). Dum la vojaĝo al kamparo kaj dum la tiea restado ŝi ekmemoras multajn scenojn el ŝia infanaĝo kiel 11-jara knabino, kelkajn feliĉajn kaj kelkajn dolorajn. La vojaĝo al kamparo estas samtempe vojaĝo al ŝia "si mem". Ŝi iom post iom rakontas siajn pensojn al Toŝio, la juna agrikulturisto, kiu helpas al ŝi digesti la novajn impresojn, kaj amikiĝas kun ŝi. Rapide la familianoj de Toŝio korligiĝas kun ŝi kaj komencas esperi ke Toŝio kaj Taeko geedziĝu...

Ĉefaj roluloj

  • Okaĝima Taeko (岡島タエ子 [okaĝima taeko])
27-jara dungitino en Tokio, la protagonisto de la filmo.
  • Patro (お父さん [otōsan])
la severa patro de Taeko, salajrulo.
  • Patrino (お母さん [okāsan])
la patrino de Taeko.
  • Okaĝima Nanako (岡島ナナ子 [okaĝima nanako])
je 7 jaroj plimaljuna fratino de Taeko.
  • Okaĝima Jaeko (岡島ヤエ子 [okaĝima jaeko])
je 5 jaroj plimaljuna fratino de Taeko, kiu kverelis ofte kun Taeko.
  • Kazuo (カズオ [kazuo])
frato de la edzo de Nanako.
  • Toŝio (トシオ [toŝio])
25-jara agrikulturisto, dugrada kuzo de Kazuo.
  • Naoko (ナオ子 [naoko])
13-jara ununura filino de Kazuo.
  • Baĉĉan (ばっちゃん [baĉĉan])
patrino de Kazuo.

Filmo

La filmo "Omoide poroporo" aperis en la japanaj kinejoj en 1991, en la jarfino de 1991 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio.

Titolo en aliaj lingvoj

lingvo titolo signifo
angla Only Yesterday (estis) nur hieraŭ
ĉeĥa Střípky minulosti fragmentoj el longe antaŭe
franca Souvenirs goutte à goutte memoroj guto post guto
germana Tränen der Erinnerung memorantaj larmoj
hispana Recuerdos del ayer memoroj el la hieraŭ
japana おもひでぽろぽろ larmoj memorante
normĉina 儿时的点点滴滴 larmoj el infantempo

Libroj

En 1991 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Omoide poroporo", eldonita de Tokuma Shoten.