Omurbek Babanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Omurbek Babanov
(cirile Омурбек Бабанов)
Omurbek Babanov

Omurbek Babanov, en oktobro 2011


Naskiĝo la 20-an de majo 1970(nun 1970-05-20) (nun 43-jara)
en Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko
Nacieco kirgiza
Politika partio Respublika
Profesio entreprenisto (pri nafto), politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Omurbek BABANOV (cirile Омурбек Бабанов, naskiĝis la 20-an de majo 1970(nun 1970-05-20), do nun 43-jara) estas kirgiza entreprenisto (pri nafto) kaj politikisto kaj konsideriĝas unu el la plej riĉaj entreprenistoj de Kirgizio En junio 2010 li fondis la politikan partion Respublika. Por la parlamenta baloto de 2010 la partio kampanjis per programo substrekanta la etnan diversecon de Kirgizio. La partio ricevis la voĉojn el 13 procentaĵoj de la voĉdonintoj en tiu parlamenta baloto - el tio rezultis 23 el la 120 parlamentanaj seĝoj por la partio. Tiubalote ĝi estis la kvara el kvin partioj, kiu ricevis pli ol 5 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj kaj sekve rajtas reprezentiĝi en la parlamento.

La 30-an de novembro 2010 en la kirgiza parlamento tri ĉefaj partioj subskribis interkonsenton kaj sekve formiĝis registara koalicio: Omurbek Tekebajev (partio Ata Meken) iĝis parlamenta parolisto, Almaz Atambajev (Socialdemokratia Partio de Kirgizio) ĉefministro kaj Omurbek Babanov vica ĉefministro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]