Omurbek Tekebajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omurbek Tekebajev
(cirile Омурбек Текебаев)
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de decembro 1958(nun 1958-12-22) (nun 65-jara)
en Kirgiza SSR, Sovetunio
Ŝtataneco Kirgizio vd
Alma mater Kirgiza Nacia Universitato vd
Partio Ata Meken (Ата Мекен, "hejmlando")
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Omurbek TEKEBAJEV (cirile Омурбек Текебаев, naskiĝis la  22-an de decembro 1958(nun 1958-12-22), do nun 65-jara) estas kirgiza politikisto. De marto 2005 ĝis februaro 2006 li estis parolisto de la Supera Konsilio de Kirgizio, la ŝtata parlamento, kaj estas la gvidanto de la socialisma politika partio "Ata Meken" (Ата Мекен, "hejmlando"), ekde la partia fondiĝo en 1992. En la parlamenta baloto de 2010 la partio ricevis la voĉojn de 10,13 procentoj de la voĉdonintoj en tiu parlamenta baloto – el tio rezultis 18 el la 120 parlamentanaj seĝoj por la partio kaj ĝi tiubalote iĝis la kvina plej sukcesa grupiĝo. La partio formis registaran koalicion kun la Socialdemokratia Partio de Kirgizio kaj la nova partio Respublika, kaj la 30-an de novembro 2010 anonciĝis, ke Omurbek Tekebajev duafoje iĝas parlamenta parolisto.