Salmarĉa oncifeliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oncifeliso salmarĉa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salmarĉa oncifeliso


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Oncifelis
Specio: O. geoffroyi
Oncifelis geoffroyi
(d'Orbigny k Gervais, 1844)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La salmarĉa oncifeliso (Oncifelis geoffroyi) estas sudamerika specio de katoj. Ĝi havas proksimume la grandon de ordinaraj domaj katoj (60 cm ekskluzive de vosto), sed vivas sovaĝe. Iam ĝi estis atribuata al la familio leopardus, sed nun al familio oncifelis.

La koloro de la felo estas griza aŭ bruneta kaj havas nigrajn makuletojn. Okazas nigraj ekzempleroj. Vivejo estas la plejparto de Sud-Ameriko oriente de Andoj.

Tiu neotropisa besto iam estis multe ĉasata pro la felo; ĝi nun estas protektata, ĉar minacata de ekstermo.

Subspecioj kaj iliaj vivejoj[redakti | redakti fonton]

  • Oncifelis geoffroyi geoffroyi - Centra Argentino
  • Oncifelis geoffroyi eŭantha - Norda Argentino, Anda Bolivio
  • Oncifelis geoffroyi leucobapta - Patagonio
  • Oncifelis geoffroyi paraguae - Paragvajo, sud-orienta Brazilo, Urugvajo, norda Argentino
  • Oncifelis geoffroyi salinarum - nord-okcidenta kaj centra Argentino

La specio estas nomita laŭ la franca biologo Etienne Geoffroy St. Hilaire (1772–1844), laŭ kiu estas nomitaj pluraj besto-specioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.