Ondo-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen la produktantoj en la studio 1

Ondo-Esperanto estas elsendo de publika radiostacio NB-Radiotreff en la urbo Neubrandenburg. La elsendoj temas pri Esperanto resp. iel rilatas al ĝi, sed ili okazas en la germana lingvo. La celo ja estas informi la aŭskultantojn en la ĉirkaŭaĵo de Neubrandenburg pri la lingvo kaj ties uzeblecoj.

Ĉi tiu elsendo ekzistas ekde 12 jaroj. Komence ĝin produktis du membroj de la Esperanto-Societo Neubrandenburg, sed ekde 2003 estas triopo. Kaj ekde 2007 estas produktataj du elsendoj monate; la unua monate pri la agado de la societo, Germana Esperanto-Asocio kaj UEA kaj la dua pri iu temo.[1]

La muziko estas ofte en esperanto, sed kelkfoje ankaŭ en aliaj lingvoj.

Gastoj

Elsendo en 2006 kun gasto el Afriko

Ĉe kelkaj elsendoj ĉeestis gastoj el diversaj landoj. En 2006 ekzemple ĉeestis gasto el Afriko.

Notoj

  1. "Seit zwölft Jahren auf gleicher Welle" in "Anzeigenkurier" de la 16a de oktobro 2008, sur paĝo 7

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-esperanto