Ondo de Daŭgava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ondo de Daŭgava estis oficiala monata organo de Riga Esperanto-Societo ekde aprilo 1925 ĝis 1935. La nomo devenas de la rivero Daŭgavo, kiu trafluas la urbon Riga.


La societo en 1927 organizis Latvian Esperanto-Kongreson, kiu ŝanĝis la statuton kaj el Riga Esperanto-Societo fariĝis Latva Esperanto-Societo, kies organo plu estis la gazeto Ondo de Daŭgava. En 1930 la societo aranĝis la 1-an Baltlandan Esperanto-Kongreson, en 1935 la gazeto ĉesis aperi kaj en 1941 la sovetia okupacio malpermesis la Esperanto-movadon en Latvio.

La Ondo de Daŭgava komence aperadis nur tajpita (mimeografata) ĝis 1932, ekde 1933 kompostita, kaj alportis diversajn informojn pri la latvia kaj tutmonda Esperanto-movadoj. Ĉefa redaktoro estis Augusts Kazoks, ekde 1932 Genadij Tupicin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]