Surfado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ondorajdado apud la havaja insularo
ondorajdanto ĉe la norda marbordo de Oʻahu
ondorajdanto en onde formita "tubo"

Ondorajdado (havaje heʻe nalu) estas sporto, sur grandaj tabuloj kaj sen plia helpo subengliti grandajn marajn ondojn. La sporto devenas de la insuloj de Havajo kaj angle nomiĝas surfing, kio gvidis al la sinonima esperanta vorto surfado, kvankam "surfado" en pli vasta senco estas ĉiu speco de akvosporto kun surfotabulo, do teorie ankaŭ breta velado respektive "ventosurfado", kajtosurfado aŭ glacia surfado.

De multaj jarcentoj la havajaj junuloj tiel amuzis sin kaj komparis siajn fortojn kaj kapablojn teni la ekvilibron en laŭeble perfekta prognozo de la ondada evoluo. Post kiam kristanaj misiistoj dum la 19-a jarcentoj preskaŭ komplete ekstermis la sporton, ĝi dum la 1950-aj jaroj denove tre populariĝis, kiam multaj junaj usonanoj, vivantaj ĉe oceana bordo, malkovris la sporton por si. De tie la entuziasmiĝo atingis ankaŭ la marbordojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio kaj la aliaj mondopartoj. Nuntempe organiziĝas multaj regionaj, naciaj kaj internaciaj konkursoj, en kiuj ondorajdantoj povas kompari siajn kapablojn. Tre bonaj apudmarbordaj lokoj por ondorajdado ne nur estas en Havajo, KalifornioAŭstralio, sed ankaŭ en Eŭropo multnombraj apudplaĝaj regionoj kun perfektaj ondoj, kaj same en difinitaj lokoj de la aliaj mondaj regionoj. Bezonatas nur surfotabulo aŭ "surfobreto", surfa vakso, specifa ŝnuro de ĉirkaŭ 2 metroj da longo por ligi la tabulon al unu maleolo, kaj eventuale frostoprotekta vesto el neopreno.

Historio de ondorajdado

Ondorajdado aŭ surfado en sia praformo aĝas preskaŭ 4000 jarojn. Pro la vojaĝoj de la polinezianoj la sporto disvastiĝis ĉie en la regiono de la suda Pacifika Oceano. Sian kulminon la sporto havis en la insularo de Havajo, kie ĝi estis grava spirita kaj kultura elemento de la socia vivo. Pro la pli postaj okcidentaj influoj al la havajanoj do ne nur estis "rabita" la ondorajdado, sed preskaŭ la tuta tradicia kulturo.

La unua formo de ondorajdado probable estis la "korpo-surfado", do subenglitado de altaj ondoj sen tabulo aŭ ajna helpilo, nur per la propra korpo. Sekve faskoj da plantoj, etaj arbotrunkoj, lignaj bretoj aŭ pintoj de kanuoj uziĝis kiel helpiloj. En tiu formo la ondorajdado estis konata ĉie en Polinezio, kaj ankaŭ en iuj proksimaj ĉirkaŭaj regonoj. Ĉefe sur la insulo Tahitio evoluis la sporto de staranta ondorajdado sur tabulo. Virinoj kaj viroj de ĉiuj sociaj klasoj kaj aĝogrupoj tie praktikis la sporton.

Laŭ la setligo de orienta Polinezio ekde Tahitio en tiu formo venis al la Markiza Insularo, al Novzelando, Rapao, sur la Paskinsulon kaj al Havajo. Sur la havaja insularo pluevoluiĝis la sporta tekniko ĝis la diagonala subenglitado. La socian signifon de ondorajdado substrekis la tradicioj, ke la golfetoj kun la plej altaj kaj el surfa vidpunkto "plej bonaj" ondoj estis rezervitaj por la havajaj reĝoj kaj por la ceteraj loĝantoj estis markitaj per tabuo. Unufoje jare en Havajo okazis la Makahiki-festo: La laboro interrompiĝis por tri monatoj, por ĝui disrton, sporton, dancadon kaj festenojn. Apartan signifon en la festado havis la ondorajdaj konkursoj, kiuj allogis milojn da spektantoj. Ondorajdado klare estis la nacia sporto de Havajo.

Ankaŭ en Mikronezio (ekzemple la insularo Fiĝio, Novgvineo) kaj Melanezio (ekzemple la Marŝala kaj Karolina Insularoj) praktikiĝis ondorajdado, tamen nur tie kie fortis la polinezia influo.

Vidu ankaŭ