Onești [oneŝtj] (de 1965 ĝis 1996 nomata Gheorghe Gheorghiu-Dej; hungareOnyest, aŭ Ónfalva) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Trotuș sudokcidente de Bacău. En 1992 ĝi havis 60 400 loĝantojn (rumanoj, ĉirkaŭ 1 500 ĉanghungaroj).
Onești estis plane konstruita de la rumana registaro ekde 1953. En 1965 ĝi ricevis la nomon de prezidento Gheorghe Gheorghiu-Dej; en 1996 ĝi rericevis sian originan nomon. Al ĝi apartenas Borzești kaj Slobozia.