One Flew Over the Cuckoo's Nest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu flugis super la kukola nesto
filmo
Originala titolo One Flew Over the Cuckoo's Nest
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19-a de novembro 1975
Daŭro 133 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado Haskell Wexler
Buĝeto Usona $4.400.000
Reĝisoro(j) Miloš Forman
Produktisto(j) Michael Douglas
Saul Zaentz
Scenaro Lawrence Hauben
Bo Goldman
Laŭ la verko de Ken Kesey
Filmita en Usono
Loko de rakonto Oregono
Muziko de Jack Nitzsche
Rolantoj Jack Nicholson • Louise Fletcher • William Redfield • Brad Dourif • Danny DeVito • Sydney Lassick • Christopher Lloyd • Will Sampson • Scatman Crothers • Michael Berryman • Nathan George • Vincent Schiavelli • Anjelica Huston • William Duell • Dean Brooks • Peter Brocco • Louisa Moritz • Philip Roth • Ted Markland • Audrey Landers • Mews Small • Tom McCall • Saul Zaentz
Produktinta firmao Fantasy Films Productions
Distribuo United Artists
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • BAFTA Award for Best Film • BAFTA Award for Best Actor in a Leading Role • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

One Flew Over the Cuckoo's Nest (Iu flugis super la kukola nesto) estas 1975-a filmo bazita de 1962-a samnoma romano de Ken Kesey. Ĝi ankaŭ estis farita al teatraĵo ĉe Broadway.

La film-versio estis direktita de reĝisoro Miloš Forman. Ĝi estis la unua filmo ekde la 1934-a filmo It Happened One Night ricevi ĉiujn kvin ĉefajn Akademiajn Premiojn: plej bona filmo, plej bona ĉefa aktoro, plej bona ĉefa aktorino, plej bona reĝisoro, kaj plej bona scenaro. Tia premiaro ne estis reatingita ĝis la 1991-a filmo The Silence of the Lambs.

Aperas en la filmo steluloj Jack Nicholson, Louise Fletcher, William Redfield, Brad Dourif, Will Sampson, Danny DeVito, Scatman Crothers, kaj Christopher Lloyd.

La filmo rakontas pri krimulo (rolita de Nicholson) kiu deklaras sin mem freneza por loĝi en psikiatria malsanulejo anstataŭ prizono. Tamen, la malsanulejo estas dominita de la tirana kaj kruela Flegistino Ratched (rolita de Fletcher).

Akademiaj Premioj

One Flew Over the Cuckoo's Nest gajnis kvin Akademiajn Premiojn kaj kandidatiĝis por plua kvar.

Premio Gajninto
Akademia Premio por plej bona filmo Miloš Forman
Akademia Premio por plej bona reĝisoro Miloš Forman
Akademia Premio por plej bona aktoro Jack Nicholson
Akademia Premio por plej bona aktorino Louise Fletcher
Akademia Premio por plej bona adaptita scenaro Lawrence Hauben kaj Bo Goldman
Kangidatiĝis:
Akademia Premio por plej bona cinematografio Bill Butler kaj Haskell Wexler
Akademia Premio por plej bona redaktado Sheldon Kahn
Akademia Premio por plej bona muziko Jack Nitzsche
Akademia Premio por plej bona subtena aktoro Brad Dourif