One Piece

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rekonstruo de la seria ŝipo Going Merry, en la golfo de Tokio en 2004

One Piece (signifanta "unu peco" en la angla) estas origine japana mangao verkita de la grafikisto Eiichiro Oda kaj ekeldonita en Japanio en 1997 (unuafoje la japanlingvaj serieroj aperis en la ĉiusemajna gazeto Shōnen Jump). De ĝi originis samtitola animeserio eklanĉita en 1999 fare de la firmao Toei Animation. Eiichiro Oda estis planinta, ke la serio daŭrus dum kvin jaroj, kaj jam elpensinta finon por ĝia historio; ĝi tamen fariĝis ege populara kaj jam multe transpasis liajn atendojn.

Jam ekzistas 2 subtitolitaj serioj de One Piece en Esperanto, kaj aparte unu serio eĉ voĉigita (dublita) kaj subtitolita.