Onfim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fundo de ŝela ujo, kiun Onfim uzis por skribado. En unu flanko estas plena alfabeto kaj silaboj (t. n. skladi), en la alia — desegnaĵo de besto, formulo Kapklino (saluto) de Onfim al Danila kaj subskribo Mi estas besto

Onfim (de la greka nomo ?Anfimij) estis knabo el Novgorod, kiu vivis en la 13-a jarcento (naskiĝis ĉ. 1256). Kiam Onfim estis ĉ. 7-jara, li skribis kelkajn betulŝelajn dokumentojn kun desegnaĵoj kaj skribaj ekzercoj. En la skribmaniero de Onfim estas skribitaj 12 dokumentoj (numeroj 199—208, 210 kaj 331) plus kelkaj desegnaĵoj, kiuj ne havas tekston kaj tial ne estis numerigitaj. Plejparton de la skribaĵoj fare de Onfim oni trovis en julio 1956.

Plejparto de la dokumentoj de Onfim estas lernaj skribaĵoj. Literoj, kiujn li skribis, aspektas sufiĉe legeblaj, sed similas, ke li nur lernas ilin skribi. V. L. Janin, dum longaj jaroj estrinta arĥeologiajn fosadojn en Novgorod, opinias, ke ekzercoj de Onfim estas liaj unuaj post transiro de cero (vaksa tabulo) al betula ŝelo, skribado sur tiu lasta bezonis specialan kutimon. Unu el la dokumentoj estas suba parto de ŝela ujo: tiajn partojn de ne plu bezonataj ujoj oni donadis al infanaj ekzercoj. Sur tiu ŝelo Onfim trifoje skribas la plenan alfabeton, poste sekvas skladi (kunmetoj): ĉiuj konsonantoj kun vokalo /a/ (ba, va, ga, da ktp.), poste ĉiuj konsonantoj kun vokalo /e/ (be, ve, ge ktp.) — tio estis klasika formo instrui skribadon kaj legadon, konata ankoraŭ en Antikva Grekujo kaj ekzistinta ĝis la 19-a jarcento.

Onfim ankaŭ estis instruata pri diversaj standartaj tekstoj. Ekzemple, en la dokumento 199 estas tradicia komenca formulo de letero: „Kapklino (saluto) de Onfim al Danila“.

Ŝablono:Ĝermo-historio Ŝablono:Ĝermo-Rusio