Oni (Kartvelio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sinagogo de Oni

Oni estas urbo en la okcidenta parto de Kartvelio. Ĝi troviĝas en la regiono Raĉa-Leĉĥumi kaj Kvemo Svaneti en la bordo de la rivero Rioni. Historie ĝi apartenas al Raĉa, antikva montara provinco de okcidenta Kartvelio. La urbo estas la administra centro de la distrikto Oni. La urbo troviĝas je 210 kilometroj nordoriente de Tbiliso. Ĝi estas je 830 m sur la marnivelo. Ĝi havas 8,800 loĝantojn.