Ontario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ontario
Alternativa nomo Ontario
Plena nomo Ontario
 Flago de Ontario  Blazono de Ontario 
Devizo: Ut Incepit Fidelis Sic Permanet
(latina =: Fidela de la komenco, fidela ŝi restas)
Mapo de Kanado kun Ontario ruĝa
Oficialaj lingvoj angla (la franca havas ian leĝan statuson, sed ne estas plene oficiala)
Floro Blanka triliumo
Arbo Blanka pino
Birdo Granda kolimbo
Ĉefurbo Toronto
Plej granda urbo Toronto
Leŭtenanta Guberniestro Elizabeth Dowdeswell
Ĉefministro Kathleen Wynne (Liberala)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

106
24
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
5-a rango
1.076.395 km²
917.741 km²
158.654 km² (14,8{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
1-a rango
12.686.952
13,93 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$537.604 miliardoj (1-a)
$42.866 (4-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1867 (1-a)
Tempozono UTC -5 k -6
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

ON
CA-ON
K L M N P
Retejo www.gov.on.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
v  d  r
Information icon.svg

Ontario estas provinco de Kanado, vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo. El ĉiuj kanadaj provincoj ĝi havas la plej multajn loĝantojn kaj la due plej grandan areon. Ĝia ĉefurbo estas Toronto, kaj ankaŭ la kanada ĉefurbo Otavo situas en Ontario. La 1-an de julio 2005 estis 12.541.410 ontarianoj, kio estis proksimume 37,9 % de la loĝantaro de Kanado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj rasaj/etnaj grupoj de Ontario estas laŭ deveno:

La ĉefaj religiaj grupoj de Ontario estas:

Ekstera ligilo: Ontario ĉe Kanada Oficejo pri Statistiko

Pli kaj pli kreskanta enmigrado de ĉiuj mondpartoj, precipe al Toronto kaj ĉirkaŭaĵo, rapide diversigas la etnan konsiston de Ontario. Ĉirkaŭ 5 % de la ontarianoj estas franko-ontarianoj.

La ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvojn: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996).

Dek plej grandaj municipoj laŭ loĝantaro
Municipo 2001 1996
Toronto 2.481.494 2.385.421
Otavo 808.391 721.136
Misisogo 612.925 544.382
Hamiltono 499.268 467.799
Londono 336.539 325.669
Bramptono 325.428 268.251
Markhamo 208.615 173.383
Vindsoro 208.402 197.694
Kiĉenero 190.399 178.420
Vaughan 182.022 132.549

Aliaj gravaj urboj estas Burlington, Oshawa ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La fabrika, agrikultura kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Étienne Brûlé kaj Samuel de Champlain unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indiĝenoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indiĝenoj kaj fondis misiejojn.

En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Suba Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la brita Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act) de 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova lando Kanado. La leĝo protektis la apartajn rajtojn de protestantoj kaj katolikoj, sed ne de angla- kaj francalingvanoj.