Ontologia pruvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pruvo ontologia,ontologia demonstroontologia argumentado, estas esprimo uzita de Kantio, sed ĝia origino ekaperis en la Proslogion de Sankta Anselmo el Aosto, kie konkrete ĝi signifas: rezonado por pruvi la ekziston de Dio startante el la pura koncepto mem pri Dio, senhelpe de aliaj anataŭkondiĉoj aŭ konstatoj el la mondsperto. Sankta Anselmo ekmoviĝis el la koncepto pri la “ento" <Ulo aŭ aĵo individua kaj, ĉi-okaze, persono>, pri kiu nenion eblas pensi pli granda”, kaj konkludis, ke tia ento devas ankaŭ necese ekzisti, ĉar se ĝi ekzistus nur en nia penso, oni povus pensi alian reale ekzistantan, kaj tiu lasta estus pli perfekta ol la antaŭa: kaj tio kontraŭdirus la hipotezon supozigantan pri la plej perfekta ento. Ekzisto estas certe perfektiga karakterizo. La Anselma argumentado naskiĝis el la nepreco montri, ke la kredo postulas la racion, sen kiu la kredo mem estus senfundamenta.

Intelektula monaĥo samtempa, Gaŭnilono, obĵetis, ke per simila rezonado oni povas demonstri la ekziston de insulo, pri kiu ne eblus pensi alian pli grandan. Kantio siavice rimarkigis, ke "se mi poŝe havas cent talerojn kaj je ili pensas alian cent, tiuj, kiujn mi pensas, devas esti malpli ol tiuj, kiujn mi poŝe havas, ĉar kio nur pensata estas malpli perfekta ol tio ekzistanta".

Ĉi tie ne estas loko por pliesplori la debaton, kiun certe Anselmo akceptis per respondoj en Monologion kaj aliaj verkoj. En la historio de filozofio legeblas, ke la ontologia pruvo laŭjarcente plaĉis kaj estis uzata por pruvi la ekziston de Dio ĉe diversaj famaj filozofoj, kvankam ĝin plektantaj kaj modififantaj: ekzemple Des Cartes, Spinoza, Leibniz, Wolff, kaj diversaj racionalismuloj kaj diversaj skolatistikuloj kiel sankta Bonaventuro. Kaj je ĝi profitis eĉ la idealisma filozofia fluo, laŭ kiu tamen Dio estas preskaŭ nur... ideo, dum laŭ Anselmo Dio estas la realega ento.

Rilate skolastikulojn, tamen, ne manku la informo, laŭ kiu la precipa filozofo de tiu skolo, Tomaso el Akvino, kontraŭ tiu pruvo asertis nevalidecon, ĉar ĝi ludus tro subjektive kaj nurmense: li preferis krei spurojn/vojojn al pruvoj startantajn el la sperto kaj el principoj pruveblaj per la menso spertanta; kaj ellaboris la famajn kvin pruvojn, kiujn Kantio taksis similaj al la Anselma pruvo, do ontologiaj, kvazaŭ ili baziĝus sur io apriora (la perfektega Ideo pri Dio), ne sur io aposteriora.

Pri la Anselma ontologia pruvo oni kredis trovi spurojn jam en la greka filozofio. Hodiaŭ ne mankas filozofoj ĝin ŝatantaj kaj pliellaborantaj.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Philosophisches Wörterbuch, Herder – Freiburg.