Oona O'Neill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oona O'NEILL (naskiĝinta la 14-an de majo 1925 en Bermudo, mortinta la 27-an de septembro 1991 en Corsier-sur-Vevey, Svislando) estis la filino de la verkisto Eugene O'Neill kaj Agnes Boulton.

En oktobro 1942, ŝi partoprenas al turnado de filmo Shadow and Substance de Charlie Chaplin. La filmo estis neniam finita, sed Oona O'Neill enamiĝis al Charlie Chaplin (kiu estas tiam 53-jara). Ŝi edziniĝis kun li la 16-an de junio 1943 kaj havis ok gefilojn: Geraldine, Michael, Josephine, Victoria, Eugene, Jane, Annette-Emilie kaj Christopher).

Ŝi sekvis Charlie Chaplin, kiu, persekutita de la makartiismo, ekziliĝis en Svislando. Ŝi mortis en Corsier-sur-Vevey pro kancero la 27-an de septembro 1991, dek-kvar jaroj post ŝia edzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]