Oorta nubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nubo de Oort (ankaŭ oorta nubo) estas, astronomie, la plej ofte akceptata teorio pri la origino de longperiodaj kometoj.

Ĝi estas vasta envolvaĵo de korpoj orbitanta inter 40 000 kaj 150 000 UA de la Suno. Ĝi do troviĝas preter la orbitoj de planedoj kaj la zono de Kuiper.

Arta vido de la zono de Kuiper kaj de la nubo de Oort

Historio[redakti | redakti fonton]

La nubo de Oort, kiel la tuta sunsistemo, formiĝis antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj. 40% el la disko, kiu formis la planedojn kaj la Sunon ekmalaperadis, sed la cetera parto de la 30-miliardo-kilometra disko estigis la oortan nubon kaj la Kujper-zonon. En 1932, estona astronomo Ernst Öpik proponis konsideri, ke kometoj devenas de iu nubo ekstere de la suna sistemo.

En 1950, nederlanda astronomo Jan Oort proponis denove tiun ideon, por klarigi ŝajnan malakordon: la kometoj estas detruataj de pluraj pasadoj tra la interna sunsistemo; tamen, se la kometoj, kiujn ni observas ekzistus ekde la komenco de la sunsistemo, ĉiuj estus detruitaj nun. Do devas ekzisti iu fonto de novaj kometoj.

Oort elektis por sia esploro la 46 plej bone observatajn kometojn inter 1850 kaj 1952. Liaj observadoj supozigis la ekziston de kometujo inter 40 000 kaj 150 000 UA.

Tiu, troviĝanta lime de la sfero de gravita influo de la Suno, estas submetita al stelaj perturboj, kiuj povas forigi kometojn el la nubo, ĉu eksteren, ĉu enen, tiel kreante novan kometon.

Kreado de la nubo[redakti | redakti fonton]

Kvankam okazis neniu rekta observado de tia nubo, la astronomoj, sin bazante sur la observo de kometaj orbitoj, opinias, ke restas ĉirkaŭ la sunsistemo iu vasta kometkerna zono, nomata “nubo de Oort” laŭ la nomo de ĝia eltrovinto.

Iuj juĝas, ke tiu nubo komencas je ĉirkaŭe 10 000 ĝis 30 000 AU kaj finas ĝis 150 000 AU, aŭ eĉ pli.

Ĝi povus enhavi mil miliardoj da kometkernoj kaj estus fonto de la plimulto de longperiodaj kometoj.

La oorta nubo estas restaĵo de la origina nebulozo, kiu ekkoncentriĝis estigante la Sunon kaj la planedaron antaŭ proksimume kvin miliardoj da jaroj. Komence la kernoj formiĝis per alkreskado en la neptuna zono, kie sufiĉe estis materio, aŭ samtempe ol la planedoj, aŭ dum la okazaĵo, kiu kreis la asteroidan zonon inter Marso kaj Jupitero. Rapide, la gigantaj planedoj submetis ilin al multnombraj kaj intensaj gravitaj perturboj, elpuŝante ilin periferien de la sunsistemo.

Oni pensas, ke aliaj steloj ankaŭ povas havi oortajn nubojn, kaj ke la ekstera rando de la oortaj nuboj de du apudaj steloj fojfoje povas kontaktiĝi unu la alian. Tio okazigus akcidentan eniradon, aŭ eĉ grandan alvenon, de kometoj en la enan stelsistemon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]