Opatov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Opatov
Opatov
germane: Abtsdorf
municipo
Oficiala nomo: Opatov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Memorindaĵo Hvězda kastelo
Akvoj Třebovka rivero, Hvězda fiŝlago
Situo Opatov
 - alteco 438 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 16″ N 16° 29′ 54″ O / 49.82111 °N, 16.49833 °O / 49.82111; 16.49833 (mapo)
Areo 29,73 km² (2 973 ha)
Loĝantaro 1 182 (01.01.2012)
Denseco 39,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 12
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578487
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Opatov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecopatov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Opatov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 8 km norde de urbo Svitavy. Pejzaĝo de Opatov kaj ĝia pli vasta ĉirkaŭaĵo kun fiŝlagoj kaj arbaroj, proponas al vizitantoj siajn belaĵojn en trankvila medio en ĉiuj jarsezonoj.

Historio

La unua mencio pri Opatov devenas el la duono de 13-a jarcento, kiam abato de la premonstrata konvento Hermann fondis en tiu ĉi teritorio malgrandan vilaĝon. La unua atesta mencio estas datita 1347 sub latina nomo Abbatis Villa okaze de divido de havaĵo inter episkopejo de Olomouc kaj nova aŭgustenana monaĥejo en Litomyšl. Teritorion de nuna Opatov tiam oni posedigis al la klostro de Litomyšl.

En la jaro 1378 estis fare de episkopo Albert el Šternberk fondita la unua fiŝlago Hvězda (Stelo). Dum regado de la reĝo Venceslao la 4-a (1378 - 1419) estis la komunumo promociita je urbeto kaj ricevis urban blazonon. Dum la Husanaj Militoj estis la vilaĝo kelkfoje prirabita kaj forbruligita. En la Tridekjara Milito estis la vilaĝo forbruligita fare de svedaj trupoj.

Post la Munkena interkonsento ĝis la jaro 1945 estis la vilaĝo, germane nomata Abtsdorf, transigita al t.n. Sudetoj kaj al Germanio.

Memorindaĵoj

Preĝejo

Preĝejo de Sankta Antonio la Ermito, origine eble romanika, estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1240. La turo estis konstruita onidire sur romanikaj fundamentoj, la gotika kirko devenas el la komenco de 14-a jarcento, estis rekonstruita renesance en la jaroj 1575 - 1579, alkonstruita en la jaro 1689 kaj rekonstruita baroke en la jaro 1808. Oblonga kapelo de Sankta Maria Dolorplena estis konstruita en la jaro 1702.

La preĝejo estas oblonga dunava kun pli larĝa ĉefa kaj mallarĝa norda navoj, kun kvinlatere fermita presbiterejo, kapelo sur norda flanko kaj kvadrata sakristio en la akso. Giganta prisma turo troviĝas antaŭ la okcidenta fronto, havas malfermitan ŝtuparon sur la suda flanko. La presbiterejo ekstere kun apogpilieroj kun fenestroj duoncirkle fermitaj, en suda vando de la navo estas masonfermita pintarka portalo. En la ĉefa navo estas fenestroj ovalaj.

La presbiterejo estas volbita per kruca volbo, masiva triumfa pintarko, la ĉefa navo havas platan plafonon, la norda navo estas volbita kruce kun krestoj, la sakristio kruce kaj la subturejo barele. La ligna ĥorejo estas subtenata per du kolonetoj.

Ekipaĵo pseŭdogotika el la jaro 1963 estis transportita ĉi tien el nuligita hospica kapelo el Moravská Třebová. Origina estas ĉi tie la predikejo el tempo post la jaro 1700, en la navo statuo de Sankta Jozefo el la duono de 18-a jarcento, en la presbiterejo origina altara bildo de Sankta Antonio la Ermito kaj statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. En la fronto de apuda navo estas altaro de Dolorplena Sankta Maria kun belega pintbaroka pacák-forma lignoskulptaĵo de Pieto el tempo post la jaro 1730 kaj sur la flankoj modernaj statuoj de Sankta Johano la Evangeliisto kaj de Maria Magdalena.

Kadavrejo

Sur tombejo post la preĝejo estas gotika kadavrejo eble el la 15-a jarcento sur ronda plano rememorata rotondon. Ĝi havas gotikajn oblongajn fenestretojn kaj zonon de renesancaj sgrafitoj.

Ĉirkaŭ la tombejo estas malfrubaroka muro kun pordego kaj vico da ŝtonaj tombaj monumentoj el la unua duono de 19-a jarcento.

Kapelo

Sur monteto en la norda parto de la vilaĝo situas pintbaroka kapelo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1722. Ĝi estas oblonga kun senŝtupa duoncirkle fermita presbiterejo. La vandoj estas ekstere membrigitaj per lizenaj kadroj, la fenestroj estas duoncirkle fermitaj kun ŝambranoj, en okcidenta fronto troviĝas voluta pinjono kronita per triangula timpanono.

La vandoj estas interne membrigitaj per duopoj de pilastroj portantaj partojn de kornico. La kapelo estas volbita barele kun segmentoj kaj en fermo per konĥo kun segmentoj.

La ĉefaltaro estas baroka el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1730 eble el la metiejo en Litomyšl. En riĉa akanta kadro kun du anĝeloj sur la flankoj estas bildo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1732.

Statuoj

  • Sankta Johano Nepomuka antaŭ la paroĥestrejo estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1830,
  • ŝtona kruco antaŭ la tombejo el la jaro 1803,
  • proksime apud la ŝoseo plua ŝtona kruco el la jaro 1800,
  • Sankta Johano Nepomuka antaŭ la kapelo el la jaro 1720, statueto el la unua duono de 19-a jarcento,
  • apud la ŝoseo sude de la vilaĝo statuo de la Plejsankta Triunuo.

Literaturo

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • ŠORM, Antonín. Pověsti o českých zvonech. Praha: V. Kotrba, 1926.
  • DEML, Jakub. Mohyla. Praha: Vyšehrad, 1948.¨

Ĝemelkomunumo

Eksteraj ligiloj