Opava (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Opava (apartigilo)


Opava
germane: Oppa, pole: Opawa
rivero
Opava6.jpg
Rivero Opava sub Háj ve Slezsku
Kromnomoj: ĉeĥe: Opavice, Černá Opavice, Opa
Landoj Ĉeĥio, Pollando
Regionoj Moraviasilezia regiono, Opola Provinco
Distriktoj Distrikto Bruntál, Distrikto Opava, Distrikto Ostrava-urbo
Montaro Hrubý Jeseník
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Ĉefa fontrivero Meza Opava
 - situo Praděd
 - koordinatoj 50°07′32″N 17°22′46″E  /  50.12556°N, 17.37944°O / 50.12556; 17.37944 (Opava (rivero))
Apuda fontrivero Nigra Opava
 - situo Orlík
Kunfluejo de fontriveroj Vrbno pod Pradědem
 - alteco 529 m
Enfluejo Odro
 - situo Ostrava-Poruba
 - alteco 207 m
 - koordinatoj 49°50′01″N 18°13′13″E  /  49.83361°N, 18.22028°O / 49.83361; 18.22028 (Opava (rivero))
Suma longo 110,7 km (69 mi)
 - Longo sur ŝtatlimo 25 km (16 mi)
Suma akvokolektejo 2 089,0 km² (208 900 ha)
Trafluo Děhylov
 - mezproksima 17,6 /s
Hidrologia vico 2-02-01-001
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo de enfluejo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Opava (river)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Opava (ĉeĥe, germane Oppa, pole Opawa) estas maldekstra alfluanto de rivero Odro, kiu trafluas en distriktoj Bruntál, Opava kaj Ostrava-urbo en Moraviasilezia regiono. La rivero estiĝas kiel kunfluo de riveretoj Meza Opava (Střední Opava, Mitteloppa) kaj Nigra Opava (Černá Opava, Schwarze Oppa) en Vrbno pod Pradědem. Kiel plua fontrivero foje ankaŭ indikatas Blanka Opava (Bílá Opava, Weiße Oppa), kiu enfluiĝas dekstre en Mezan Opava proksimume sur ties rivera kilometro 0,9. Nigra Opava fontas apud nordokcidentaj deklivoj de Orlík kaj Meza Opava (iam ankaŭ Ora Opava) fontas sur nordorientaj deklivoj de Praděd. La longo de la fluo faras 110,7 km. La areo de la akvokolektejo mezuras 2089,0 km². De kunfluejo de Opavice ĝis Opava-Vávrovice ĝi kreas ŝtatlimon kun Pollando (Opola Provinco) en longo proks. 25 km. La plej granda alfluanto estas rivero Moravice.

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

El Vrbno la rivero fluas al sudoriento tra riverbaseno, kiu post inundo en la jaro 1997 ricevis proksiman karakteron al la naturo - ĝi estas kreata per multnombraj meandroj, gruzterasoj kaj insuletoj. En Nové Heřminovy ĝi turniĝas al nordoriento, kaj tiun ĉi direkton ĝi tenas ĝis Krnov. La tuta sektoro de Vrbno pod Pradědem ĝis Krnov havas montaran karakteron, la rivero fluas tra profundaj valoj, en kiu ĝi kreas multnombrajn riverajn sojlojn. Sub Krnov la valo malfermiĝas kaj la rivero fluas jam tra malaltebenaĵo proksimume tra sudorienta direkto ĝis enfluejo kun Odro en Ostrava-Svinov. Inter Opava (Troppau) kaj Ostrava (Ostrau) la rivero kreas kelke da meandraj sektoroj kun gruzaj benkoj, altaj argilaj bordoj kun nestoj de bordhirundoj, aperas ankaŭ griza ardeo kaj alciono. Oftaj falintaj arboj, senelirejaj fluoj. Inter Jilešovicemi kaj Děhylov la rivero estis mallongigita per reguligoj je 2,5 km en konekso kun minado de gruzosablo - kies sekvo estas estiĝo de la t.n. Hluĉina lago. La rivero tiel tute evitas al urbo Hlučín. Inter Opava kaj Kravaře estas parto de akvo forkondukata per Mlýnská strouha, inter Háj ve Slezsku kaj Dolní Benešov la maldekstraj alfluantoj de Opava plenigas komune kun rivereto Štěpánka fiŝlagojn en Dolní Benešov.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La plej granda urbo sur Opava estas Ostrava. De komenco de la fluo la rivero trafluas tra aŭ preter urboj: Vrbno pod Pradědem, Krnov, Opava, Kravaře, Dolní Benešov, Hlučín kaj Ostrava.

Pli grandaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Akva reĝimo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la rivero deakvigas la plej altajn situojn de Jeseníky, Opava havadas sufiĉon de akvo preskaŭ dum la tuta jaro. La plej altajn trafluojn ĝi atingas fine de printempo kaj la malplej altajn fine de somero. Inundoj sur Moravo kan Odro sur multaj lokoj ŝanĝis pason de la fluo de la rivero kaj kelkaj sektoroj estis lasita al la naturo proksima stato.

Anoncaj profiloj:

loko rivera km grandeco de akvokolektejo mezproksima trafluo centjara akvo
Karlovice 107,60 151,37 km² 2,51 m³/s 160 m³/s
Krnov 72,60 370,68 km² 4,33 m³/s 225 m³/s
Opava 37,60 929,69 km² 7,59 m³/s 388 m³/s
Děhylov 7,40 2038,80 km² 17,6 m³/s 576 m³/s

Eluzo[redakti | redakti fonton]

Akva turismo[redakti | redakti fonton]

La rivero apartenas inter eluzataj fluoj de akvaj turistoj. La sektoro Vrbno-Krnov atingas malfacilecon WWI-WWII, sub Krnov jam nur ZWC-WWI.

Akvaj laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

En regiono de Nové Heřminovy oni konsideras pri konstruo de valbaraĵo, kiu devus mildigi la pason de inundoj. La 21-an de aprilo 2008 registaro decidis pri konstruo de valbaraĵo, pro kiu devas esti inuundigita parto de Nové Heřminovy, la trafitaj domoj devas esti eksproprumigitaj. En la municipo validas longdaŭra konstrua fermigo.[2]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mapy Krnova byly s chybami, URL: http://bruntalsky.denik.cz/zpravy_region/mapy-krnova-byly-s-chybami-20081024.html
  2. Petr Broulík: Mi esperas, ke mi estos mortinta, antaŭ ol ili inundigos mian domon, MF Dnes, 22. 4. 2008, str. A2

Literaturo[redakti | redakti fonton]