Opcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Opcio estas nocio en juro. Ĝi signifas tion, ke 2 kontraktantoj faras aĉetkontrakton tiel, ke la aĉetanto baldaŭ rajtos aĉeti ion.

La plej simpla opcia kontrakto estas opcia aĉeto de akcioj. Imagu, ke definita akcio valoras 100. Iu kontraktas en borso tiel, ke li opcie aĉetos la difinitan akcion post 6 monatoj. Tiu kontrakto havas tarifon, kiun la aĉetanto devas pagi. Post 6 monatoj la aĉetanto taksas la ĵusan valoron. Se tio estas bona por tiu, li aĉetos la akcion, se ne, rezignas la aĉeton. En tiu kazo la aĉetanto perdis nur la kontraktan tarifon.