Apache OpenOffice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el OpenOffice)
Tiu ĉi artikolo temas pri la ofica programaro "OpenOffice.org", aŭ mallonge OOO. La mallongigo ankaŭ servas por la rusa vorto "Общество с ограниченной ответственностью", la formo de societo kun limigita respondeco en Rusio.
Apache OpenOffice
OpenOffice 4
OpenOffice 4

OpenOffice 4

OpenOffice 4
Lasta stabila versio 4.1.6
(18-a de novembro 2018)
Operaciumo plursistema
Programlingvo C++, Java
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Programtipo ofica programaro
Permesilo Apache-licenco
Retejo http://eo.openoffice.org/
vdr

Apache OpenOffice, antaŭe OpenOffice.org, estas ofica programaro, simila al "Microsoft Office" (t.e. Word, Excel, Power Point, Access, ktp) sed OpenOffice estas libera kaj malfermit-koda programaro. Por uzantoj, tio signifas, ke ĝi estas senpage disponebla al ĉiuj, por instali tiom da fojojn en tiom da komputiloj, kiom oni volas. Por programistoj, tio signifas ke iu ajn rajtas kaj povas modifi kaj reeldoni la programaron. Kaj la permesilo kun kiu ĝi estas eldonata signifas, ke ĝi ĉiam estos tia—senpaga, libera por ĉiuj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En decembro de 2004, nova "eta" versio eldoniĝis, nomita 1.1.4. Ĝi havis neniujn novajn funkciojn kompare kun 1.1.3, sed multe da korektoj (da sencimigoj). Versio 2.4.0, aperis (komence nur en angla lingvo) en marto 2008. Uzantoj de la programaro antaŭĝojis tiun version, ĉar ĝi estas pli kongrua kun Microsoft Office. Versio 3.0 aperis en oktobro 2008.

Fine de septembro 2010 disiĝis granda parto de la evoluteamo kun la celo memstare pluevoluigi ofican programaron aparte de 'OpenOffice.org'; la nova programaro nomiĝas LibreOffice, kombinante la francan/hispanan 'libre' (libera) kun la angla 'office' (oficejo) kaj tiel indikante pli fortan konsideron de aliaj lingvoj. Dum 'OpenOffice.org' restis propraĵo de la komerca entrepreno 'Oracle', 'LibreOffice' apartenas al speciala fondaĵo The Document Foundation (dokumenta fondaĵo).

En junio 2011 Oracle transmetis la regadon de OpenOffice.org al Apache Software Foundation, kiu ĝin metis sub la Apache-licencon.

Elementoj[redakti | redakti fonton]

OpenOffice inkluzivas i.a. dokumentoredaktilon (Writer), kalkultabelilon (Calc), prezentilon (Impress), datumbaz-manipulilon (Base), desegnilon (Draw) kaj formulilon (Math).

Dosieraj formatoj[redakti | redakti fonton]

OpenOffice pioniris la ISO/IEC-normajn dosierformatojn "OpenDocument" (ODF), kiun ĝi uzas implicite. Ĝi ankaŭ subtenas legadon (kaj ĝenerale skribadon) multajn heredaĵajn kaj aktualajn proprietajn dosierformatojn (ekzemple: WordPerfect per libwpd, StarOffice, Lotus Software, MS Works per libwps, Rich Text Format), kaj formatoj de Microsoft Office.[1] Ek de versio 3.0 la implicita formato de OpenOffice.org estas bazita sur nefinitaj versioj por OASIS ODF 1.2. La nomro OpenDocument estis aprobita por publikigo kiel Internaci Normo de ISO kaj IEClaŭ la nomo ISO/IEC 26300:2006.[2]

OpenOffice.org kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto-versio de OpenOffice Calc

Esperantan version de OpenOffice kreis internacia skipo, sub projekto aŭspiciata de UEA.

La Esperanto-versio estis preparata de internacia teamo, gvidata de Joey Stanford kaj Tim Morley kaj estis la sola reta projekto rekte aŭspiciata de UEA. La tradukskipo kunlaboris kun la E@I-projekto Komputeko rilate tradukojn de prikomputilaj terminoj.

Versio 3.x.x de OpenOffice havis esperantigitan uzinterfacon, kaj la helpo estis parte tradukita.

Depost 2010 esperanta versio de OpenOffice ne estas prizorgata kaj ne havebla. Post 2010 estas havebla LibreOffice en esperanto.

Esperantigo de la moduloj[redakti | redakti fonton]

La tradukskipo uzis tradukitajn nomojn por la diversaj partoj de la programaro, sed lasis "OpenOffice.org" netradukita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ISO/IEC SC34 Secretariat (2006-06-13). Summary of Voting on DIS ISO/IEC 26300 - Open Document Format for Office Applications (OpenDocument) v1.0. ISO/IEC JTC 1/SC 34 Document Repository. Alirita 2006-08-24.
  2. ISO and IEC approve OpenDocument OASIS standard for data interoperability of office applications. ISO Press Releases. ISO (2006-05-08). Arkivita el la originalo je 2006-05-19. Alirita 2006-08-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-19. Alirita 2009-07-17.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]